Paĝo:Fervoja Esperantisto - Aprilo 1913.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pereemaj kreskaĵoj, k. t. p. : ekzemple vitraĵo, fromaĝo nepakita, ovoj, fiŝaĵo, frukto, panfermentilo, viando, k. c.

La komercistoj en Britujo persiste forsendas difekteblajn fabrikaĵojn fervoje sen kia ajn pakprotektilo, aŭ nesufiĉe pakitajn, kaj, spite de la rimedoj supre cititaj, estas tre malfacile ilin ŝarĝi kaj marŝarĝi sen risko de difekto okazanta. Por sin protekti kontraŭ plendontoj, tiuokaze la kompanioj fervojaj nur konsentas transporti tiajn fabrikaĵojn je la risko de la pesdanto, kaj ne respondas pri transporto sen difekto.

Multe da malhelpo faras sendantoj kiuj rifuzas skribi sur etikedoj la adresojn al kiuj ili sendas pakaĵon. Tre ofte nur signo aŭ cifero estas montrita, kaj se okazus ke la pakaĵo apartiĝus de la fakturo preskaŭ certe la pakaĵo perdiĝos. Por eviti perdon tiuj sendaĵoj, la fervojaj ekzamenistoj alfiksas etikedojn montrante la nomon de la stacio de forsendo kaj alveno.

Per mallonga artikolo oni ne povas priskribi detale la metodon de transportado, sed la leganto ekscios ke per la organizo supre montrita la entreprenoj fervojaj faras al al komercistoj bonan servon, ĉar, sekve de rapida ekspedo kaj livero de la sendaĵoj, ne estas necese, ke la komercistoj konstruu aŭ luu grandajn magazenojn por pogrande konservi la fabrikaĵojn, kaj tiu ĉi ebligas al la komercistoj kaj butikistoj aĉeti kaj vendi laŭ pli favoraj kondiĉoj.

W. F. Lawrence.

Adresŝanĝo : S-ro W. Lawrence transloĝis. Nun li estas trovebla 6, Dodgrow Terrace, Acomb, apud York.



GRAND HOTEL DU GLOBE
71, rue Monge, Paris
Proksime Jardin-des-Plantes, Sorbonne, Jardin du Luxembourg kaj Presa Esp. Societo.

A. LECLERC, posedanto.
Hotelo rekomendinda al Esperantistoj.
Moderna Komforto. — Bona Servo. — Moderaj Prezoj.
Esperanto parolata.