Paĝo:Fervoja Esperantisto - Decembro 1910.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
FERVOJA ESPERANTISTO
DUMONATA GAZETO
Organo de Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj
Jara abono : ₷ 1.
Unu Nº : ₷ 0,2.
Anoncoj : 1 paĝo : ₷ 5 ;
1/2 paĝo : ₷ 3 ;
1/4 paĝo : ₷ 2.
REDAKCIO
S-ro Bontemps
Administranta Redaktoro
(La prezidanto de la Asocio rajte estas Direktoro de la gazeto).
ADMINISTRACIO
Centra Presejo Esperantista
33, rue Lacépède, Paris

Ĉiujn manuskriptojn, abonmendojn, anoncojn, k.t.p., adresu al S-ro Bontemps, staciestro, Parennes (Sarthe), Francujo.

La redakcio rezervas al si la rajton korekti laŭbezone la manuskriptojn. — Artikolojn ne akceptitajn oni ine povas resendi.

SALUTON AL ĈIUJ

Karaj gekolegoj, estimataj samideanoj,

Nun ni havas nian apartan gazeton ; por honorigi ĝin, mi volas, ke la unuaj vortoj estu kora saluto al nia kara Majstro D-ro Zamenhof, kies lingvo ebligis nin konatiĝi, interŝanĝi ideojn, kaj per kiu ni penos faciligi la vojaĝojn kaj la komercajn rilatojn.

Dankon ni ŝuldas al la samlingvâj gajetoj por ilia bonkoreco, (nelegebla teksto)resiginte ĝis nun niajn sciigojn, kaj inter ili al « Le Monde Espératiste », kiu tiel bonvole ĉiam donis al ni grandan lokon en ĝia enhavo.

Ne ofenda, ne politika kaj ne religia devas esti nia gazeto ; vera spegulo, ĝi devas speguligi nian Asocion, kiu estas malfermita al iu ajn fervojisto de la malplej ĝis la plej alta grado. Vera enciklopedio per kaj por ĉiu, ĝi enskribos ĉiujn metiajn informojn.

Karaj gekolegoj, ni havas la ilon, do por ni estas devo utiligi ĝin por la bono.

Al konatuloj kaj nekonatuloj, anoj de nia Asocio, kaj la legantoj, mi sendas koran saluton.

A. Berlande
Prezidanto de I. A. F. E.