Ĉi tiu paĝo estis validigita
Februaro 1911.
Unua jaro - No 2
FERVOJA ESPERANTISTO
DUMONATA GAZETO
Organo de Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj
Jara abono : ₷ 1. Unu Nº : ₷ 0,2. Anoncoj : 1 paĝo : ₷ 5 ; 1/2 paĝo : ₷ 3 ; 1/4 paĝo : ₷ 2. |
REDAKCIO S-ro Bontemps Administranta Redaktoro (La prezidanto de la Asocio rajte estas Direktoro de la gazeto). ADMINISTRACIO Centra Presejo Esperantista 33, rue Lacépède, Paris |
Ĉiujn manuskriptojn, abonmendojn, anoncojn, k.t.p., adresu al S-ro Bontemps, staciestro, Parennes (Sarthe), Francujo. La redakcio rezervas al si la rajton korekti laŭbezone la manuskriptojn. — Artikolojn ne akceptitajn oni ine povas resendi. |
Karaj gekolegoj kaj samideanoj, bonvolu akcepti la sincerajn bondezirojn de « Fervoja Esperantisto » por la nova jaro.
LETERO DE Dro ZAMENHOF
- Kara Sinjoro !
Vian leteron de 5/12 kaj ankaŭ la unuan numeron de la « Fervoja Esperantisto » mi ricevis kun plezuro. Koran dankon !
Al via societo kaj al via organo mi sendas miajn plej bonajn dezirojn.
L. L. Zamenhof.