Paĝo:Fervoja Esperantisto - Februaro 1911.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈIUJ AL LA SEPA KONGRESO

La Sepa Universala Kongreso de Esperanto okazos, en Antverpeno, de la 20-a ĝis la 27-a de Aŭgusto 1911 (kotizaĵo 5 ₷).

Ni tre firme esperas, ke la fervojistoj, anoj de nia Asocio, multnombraj ĉeestoj la fakajn kunvenojn, kiujn ni organizos dum tiu Kongreso.

De nun, ni enpresos, en nia gazeto, la nomojn, de niaj kolegoj, kiuj intencas ĉeesti ĝin.

Petu aliĝilon de S-ro D-ro W. Van der Biest, Minderbroedersrui 76, Antwerpen (België).



DANKON AL LA GAZETARO

La gazetaro akceptis nin afable ; pro la neebleco doni ĉiujn opiniojn, ni nur kopios la jenajn vortojn, el la « Holanda Pioniro » :

« Kun plezuro ni konatĝis kun “Fervoja Esperantisto” ..... ĝi kulturas tute novan kampon, kiu multe promesas, ĉar se ia metio estas vere kosmopolita, estas ja tia ..... Floru, kreskadu ĉi-tiu esperplena nova branĉo, kies glora estonto certe estas proksima. »

F. E. dankas sincere la tutan esperantistan gazetaron.



KRONIKO

AŬSTRUJO. — Nymburk (Bohemujo). — Post klopodoj de nia asociano, S-ro Josef Silhart, fervoja konduktoro en Nymburk, fervojista grupo fondiĝis en tiu urbo ; prezidanto : S-ro Blazêk, sekretario S-ro Stein, kasisto : S-ro Mottl, bibliotekisto : S-ro Neumann.

En la apudaj urboj : Vlakava, Bobrovice, Libice, Caslava, Kutna Hora, multaj fervojistoj eklernas Esperanton ; la bonega cirkulero de la fervoja ministro en Aŭstrujo donas, de nun, bonajn rezultatojn.

FRANCUJO. — Lyon’o. — La parolado farita la 11-an de Novembro de S-ro Drudin, prezidanto de l’ Amikaro Esperantista en Lyon’o, tre bone sukcesis ; la kunveno estis prezidita de S-ro Jabeuf, delegito de U. E. A., kiu, kun kelkaj vortoj, prezentis la oratoron, kaj estis ĉirkaŭita de S-roj Planat kaj Mion, inspektoroj de la kompanio P. L. M.

Post kelkaj klarigoj pri la lingvo Esperanto, S-ro Drudin montris la utilecon de tiu genia lingvo speciale por la fervojistoj, kiuj povos doni al la vojaĝantoj ĉiujn necesajn informojn dum la vojaĝoj en fremda lando.

En la tago, kiam ĉiuj fervojistoj parolos Esperanton, ĉiuj vojaĝantoj, veturantaj trans la limoj, volos lerni ĝin.