Paĝo:Fervoja Esperantisto - Februaro 1911.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiun ĉi tagon, grava progreso estos farita por la disvastiĝo de Esperanto kaj de la pacaj ideoj inter la diversaj popoloj.

La diversaj gazetoj en Lyon’o raportis tre favore pri tiu sukcesplena parolado.

Sekve de tiu kunsiido, esperanta kurso malfermiĝis la 17-an de Novembro en salono de la stacidomo Saint-Paul (Sankta-Paŭlo) ; dudeko da gelernantoj aŭskultis la profesoron, S-ron Deronzières.

Ni kore dankas S-rojn Drudin kaj Deronzières pro tiu bona propagando.

Lyon’o. — Ni legas en la januara numero de « Franca Esperantisto », ke nova fervojista grupo fondiĝis apud la granda stacidomo de « La Mouche » (La Muŝo). Provizora sidejo 7, Avenue Berthelot. Prezidanto : S-ro Schaub, 165, avenue Berthelot.

GERMANUJO. — En Germanujo fondiĝis, la 2-an de Oktobro 1910, «Unuigo de la Esperantistaj Germanaj Fervojistoj », kiu celas propagandi Esperanton inter la germana fervojistaro.

La anoj de tiu societo estas, de nun, sufiĉe multaj, por ebligi la eldonon de monata gazeto « Fervojo Esperantisto », kiu faciligos la lernadon de nia lingvo al la germanaj fervojistoj.

Tuj post la fondo de tiu societo, la prezidanto, S-ro Otto Glade, staciestro en Küllenhahn, apud Elberfeld, sendis leterojn al 19 fervojaj kompanioj en Germanujo, por ke ili bonvolu rekomendi la lernadon de Esperanto al ĉiuj fervojistoj. Plie, tiu agema kolego sendis artikolojn al diversaj fakaj gazetoj.

La celoj de tiu nacia societo estas tro similaj al la niaj, por ke ni ne aprobu ĝin : ju pli la germana unuiĝo varbos membrojn, des pli nia internacia Asocio ricevos germanajn anojn, por la plej granda sukceso de nia kara lingvo.

Do, ni sendas sincere al niaj germanaj kolegoj niajn plej korajn dezirojn por la plena progresado de tiu entrepreno.

USONO. — Washington D. C. — Ni ricevis tro malfrue por enpresi en nia 1-a numero, la jenan adreson :

« Washington D. C. La esperantistaj fervojistoj, kunvenintaj en la sepa Internacia Kongreso, sendas sian plej koran saluton la ĉiuj membroj de de “Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj.”

Ĉiam anstaŭen, kiel eble plej rapide.

G. W. Lee, Lisle Terwilleger, John A. Sheil, Roger P. Heller, Norman H. Hastings, R. Flessing, G. Warnier »

En la nomo de la anoj de nia Asocio, ni dankas sincere niajn usonajn kolegojn pro tiuj afablaj paroloj, kaj sendas al ili niajn plej korajn salutojn.

Atlanta. — Nia fervora delegito en Usono, S-ro Wellons, skribas al ni, ke, post diversaj klopodoj, li presigas kelkajn anoncojn en la fervojaj gazetoj en Usono : « Mi esperas havi baldaŭ kelkajn rezultatojn por raporti al vi, li diras, sed bonvolu almenaŭ diri, ke Ameriko raportas Espero’n kaj estontajn planojn, kaj ke la jam esperantistoj fervojaj rigardas kun granda intereso la noblajn penojn de niaj eŭropaj kunfratoj. »