Paĝo:Fervoja Esperantisto - Februaro 1911.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

DANUJO. — Nia agema delegito, S-ro Hinrichsen, petis, antaŭ kelkaj monatoj, de sia ĝeneraldirekcio, la saman favoron, kiun niaj saksaj kolegoj ĵus ricevis de sia ĝeneraldirekcio, nome la permeson pendigi senpage afiŝojn pri la societo « Esperanto » en la Dresdenaj stacidomoj. Tiu peto malsukcesis ; tamen la direkcio ne estas tute sen intereso por nia afero, ĉar sur la 2-a paĝo de gvidlibreto pri Kopenhago, oni povas legi unupaĝan anoncon de la danaj kaj meklenburgaj ŝtatfervojoj, redaktitan Esperante, kaj pagitan 100 kr. (55,5 ₷).

La kvar fakgazetoj el Danujo afable raportis pri nia 1-a numero, eĉ unu el ili represis pecon de la enhavo.



DIVERSAJ AVIZOJ

Ni tre petas niajn asocianojn, kaj speciale niajn delegitojn, ke ili sendu al ni raportojn pri la progresoj de la esperantista movado tra la fervojistaro en ilia urbo aŭ regiono.


La adreso de nia franca delegito, S-ro Lamy, Gabriel, estas ŝanĝita ; jen ĝi estas nun : 23, rue de la République, Somain (Nord).


Kiam tiu numero aperos, la diversaj rondirantaj kajeroj, starigitaj per studado de la demandoj proponitaj en niaj kopenhagaj kunvenoj, estos senditaj al ĉiu iniciatoro.

De nun, ni enskribos la nomojn de la asocianoj, kiuj intencas ricevi unu el tiuj kajeroj por prezenti siajn argumentojn.



OFICIALAJ ELDONAĴOJ DE I. A. E. F.
REKOMENDATAJ AL ĈIUJ NIAJ ASOCIANOJ

Oficiala leterpapero, 100 folioj
. . . . . . . .
0,90 ₷ afrankite
» 50 »
. . . . . . . .
0,50 »
Oficialaj kovertoj, 100 ekz.
. . . . . . . .
0,50 »
» 50 »
. . . . . . . .
0,30 »
Oficialaj poŝtkartoj 100 »
. . . . . . . .
0,75 »
» 50 »
. . . . . . . .
0,40 »

Ĉiuj mendoj estu sendataj al S-ro Bontemps, staciestro en Parennes (Sarthe), Francujo.