Aŭstrujo-Hungarujo | 2 krone 50 |
Francujo | 2 francs 50 |
Germanujo | 2 mark |
Granda-Britujo | 2 shilling |
Holandujo | 1 gulden 2 |
Japanujo | 1 yen |
Portugalujo | ½ milreis |
Rusujo | 1 rubl. |
Svedujo | 2 krona |
Belgujo, Bulgarujo, Grekujo, Italujo, Rumanujo, Serbujo, Svisujo, same kiel Francujo. Dunujo, Norvegujo, same kiel Svedujo.
S-ro Sandecki, Varsovio. — Bonvolu sendi precizajn adresojn de niaj Asocianoj en via urbo. La ekzemplerojn de nia 1-a numero la poŝto resendis al ni, kun la vorto « nekonata ».
S-ro Aussenac, St-Dizier. — Jes, ni akceptas plezure la artikolojn, pri fervojaj aferoj, senditaj de niaij asocianoj-abonantoj.
Diversaj francaj Asocianoj. — Efektive, la francaj fervojistoj de nia Asocio povus kunveni familie dum la Lyon’a Kongreso (22-an de Aprilo 1911). Plezure ni ricevos la nomojn de la ĉeestontoj.
S-ro Garielo Lamy, fervojisto, 23, rue de la Répulique, Somain (Nord), Francujo, deziras interŝanĝi il. poŝtkartojn kaj korespondi kun la tutmonda Esperantistaro, precipe pri fervojaj aferoj ; ĉiam respondas.