Paĝo:Fervoja Esperantisto - Julio-Aŭgusto 1913.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Internacia kontrakto pri la fervojaj transportaĵoj de la 14-a de Oktobro 1890-a

kun la ŝanĝoj kaj kompletigaj aldonoj en la interkonsento aldona de la 16-a Julio 1895-a kaj en la kontraktoj aldonaj de la 16-a de Junio 1898-a kaj de la 19-a de Septembro 1906-a

inter Belgujo, Danujo, Germanujo, Francujo, Italujo, Luksemburgo, Nederlando, Aŭstrio, Hungarujo, Rumanujo, Rusujo, Svedujo kaj Svisujo.

Artikolo I-a

1) La nuna internacia kontrakto estos aplikata rilate la ĉiuj sendaĵoj de ŝarĝoj, kiuj laŭ trairanta ŝarĝatesto el la teritorio de unu el la kontraktantaj ŝtatoj en la teritorion de alia kontraktanta ŝtato estos transportataj sur tiuj fervojaj linioj, kiuj estas nomitaj al ĉi tiu celo en la ĉi kuna tabelo kun la rezervo de la ŝanĝoj kiuj estas destinitaj en la artikolo 58-a.

2) La difinoj, kiuj estas kontraktotaj por la plenumo de la nuna kontrakto de la ŝtatoj kontraktantaj, havos la saman laŭjuran efikon kiel la kontrakto mem.

Artikolo II-a

La difinoj de la nuna kontrakto ne estos aplikataj rilate al la transporto de jenaj objektoj :

1) de tiuj objektoj, kiuij estas submetitaj al la poŝta devigo ankaŭ nur en unu el la teritorioj asociitaj rilate al la transporto.

2) de tiu objektoj, kiuj ne estas konvenaj por la transporto por ilia amplekso, ilia pezo aŭ pro ilia cetera kvalito, laŭ la instalaĵo kaj la movilaro de ankaŭ nur unu el la fervojaj administraroj, kiujn la efektivigado de la transporto rilatas.

3) de tiuj objektoj, kies transporto estas malpermesita kaŭze de la publika ordo ankaŭ nur sur unu le la teritorioj interesitaj pri la transporto.

Artikolo III-a

Le plenumaddifinoj nomos tiujn ŝarĝojn, kiuj estas eligitaj el la internacia transporto laŭ ĉi tiu kontrakto aŭ estas allasitaj al ĉi tiu transporto nur kondiĉe pro ili granda valoro, pro ilia aparta kvalito aŭ pro la danĝeroj, kiujn ili kaŭzos pro la ordo kaj la sendanĝereco de la fervoja funkciado.