Paĝo:Fervoja Esperantisto - Julio-Aŭgusto 1913.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Artikolo IV-a

La kondiĉoj de la komunaj tarifoj de la fervojaj unuiĝoj aŭ asocioj kaj la kondiĉoj de la specialaj tarifoj de la fervojaj administraroj valoras, se ĉi tiuj tarifoj estas aplikotaj rilate al la transporto internacia, ĝis tiuj punktoj, en kiuj ili ne kontraŭas ĉi tiun kontrakton ; alie ili estos senvaloraj.

Artikolo V-a

1) Ĉiu fervoja administraro, nomita laŭ artikolo I-a estas devigita, ke ĝi akceptu la transporton de ŝarĝoj de la internacia interkomunikiĝado laŭ la difinoj kaj sub la kondiĉoj de ĉi tiu kontrakto, se

a) La forsendanto submetas sin al la dispono de ĉi tiu kontrakto ;

b) La transporto estos ebla per la normalaj transportiloj ;

c) Cirkonstancoj ne malhelpos la transporton, kiuj estos konsiderotaj supera forto.

2) La fervojaj administraroj estos nur devigitaj, ke ili akceptu la sendaĵojn por la transporto, ĝis kien ilia tuja transporto estos efektivigebla. la precipaj difinoj, kiuj koncernas forsendstacion, fiksos, ĉu ĝi estos devigata, ke ĝi konservu provizore la ŝarĝojn, kies tuja transporto ne estos efektivigebla.

3) La transporto de la ŝarĝoj okazos laŭ la vico, kiel ili estas akceptitaj por la transporto, se la fervoja administraro ne povos konstati devigajn kaŭzojn de la fervoja funkciado aŭ la publikan intereson por akcepto.

4) Ĉiu kontraŭago kontraŭ la difinoj de ĉi tiu artikolo motivas la postulon pri kompenso de la malgajno per tio okazinta.

5) La alportado kaj la enŝarĝado de la sendaĵoj akomodas sin al la difinoj laŭleĝaj kaj regulaj, kiuj koncernas la forsendontan fervojan admininistraron.

Reuss, el Regensburg.

Baldaŭ ni devos presigi apartan numeron por kaj pro la vojaĝoj de niaj kunasocianoj. Nia agema amiko George Chilot, kiu sindonas kun tiom da fervoro al nia afero, ankaŭ vojaĝis. Li iris al Rottenburg am Neckar por konduki sian