Paĝo:Fervoja Esperantisto - Julio 1914.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
NOVAJ ABNONANTOJ

1. S-ro Paul Günther, staciestro en Plauen-Vogtland, Pausaerstrasse 1, Germanujo.

2. S-ro Simon, oficisto ĉe la P.L.M.-Fervojoj, 54, rue Jacob, Parizo.

3. S-ro Visocki, Ekaterinoslav, Slujba Sborov, aŭ Sadovaja Nº 28.

4. S-ro Tessez, Orientaj Fervojoj, 7, bd Rochechouart, Parizo.


Korekto. — F-ino Ducroux, maŝinskribistino ĉe la P.L.M.-Fervojoj, 5, rue du Jura, Parizo (Francujo).


Adresŝanĝo. — S-ro Johannes Engst, Dresden-Löbau, Kronprinzenplatz 10.



KVINA FAKA KONGRESO DE LA FERVOJISTOJ

Ni memorigas, ke la 5-an de Aŭgusto okazos la Fakkongreso de la Fervojistoj kaj ni petas ĉiujn niajn kamaradojn, kiuj intencas partopreni tiun manifestadon, sendi aliĝon poŝtkarte kiel eble plej baldaŭ al S-ro George Chilot, en Villeneuve-St-Georges (Francujo).

PROGRAMO

Matene. — Vizito de pariza elektra stacidomo kaj laborejo, sub la gvidado de inĝeniero.

Vespere, je la 14-a horo. — Kunveno de la Fervojistoj, anoj aŭ ne de la Tutmonda Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj.

Raporto pri « Fervoja Esperantisto » ; Elekto de la Komisiaro, kiu okazos voĉe kaj letere je la 4-a ; Esperantista eminentulo faros propagandan konferencon ; Frata vespermanĝo je la 20-a horo, ĉe la bufedo de la stacidomo de la Fervoja Kompanio P. L. M. (bela bufedo ornamita per ornamaĵoj kaj plafonaj pnetraĵoj). — Prezo : 1 Sm. 60.

Ni ricevos kun plezuro kaj dankemo ĉiujn ajn proponojn rilate al la Kongreso, nia Asocio aŭ « Fervoja Esperantisto ».