Paĝo:Fervoja Esperantisto - Julio 1914.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Mia forpermesa vojaĝo 1913

I.

Jam en pasinta aŭtuno mi promesis al mia amiko Chilot priskribi kaj presigi mian vojaĝon, en nia gazeto. Nun estas la plej urĝa tempo plenumi mian promeson.

Antaŭ ĉio, mi vizitis mian karegan patrineton kaj miajn dekdu gefratojn (6 fratoj kaj ses fratinoj) en mia hejmvilaĝo Valdaschaff, apud Aschaffenburg, en Bavarujo. Tie oni festis ĵus la plej grandan kaj gravan feston de la jaro, — la sanktigadon de la preĝejo (Kirchweih). En ĉi tiu festo la sanktigado efektive estas nur la flanka afero ; la ĉefafero estas manĝi kaj trinki, muziko kaj danco kaj aliaj amuzaĵoj. Precipe oni bakas multege da kukoj, kiujn oni manĝas kun kafo.

Kiam mi aŭdis, depost la multaj jaroj, denove la hejmvilaĝan kamparanan muzikon, kaj kiam mi vidis la dancantajn vilaĝbelulinojn kun ŝiaj buboj, min kaptis memoro pri mia belega juneco. Ofte kaj ofte mi ja mem dancis kaj kantis, kiel junulo en rondo de miaj kamaradoj kaj kamaradinoj.

« Nu, Ignac, ĉu vi volas danci ? » subite min demandis unu el miaj kamaradinoj.

« Ne, mi ne havas emon kaj plezuron plu al la danco. »

« Ho — nevere — neeble ! Vi ne dancas plu, vi, kun kiu mi ja dancis dum tutaj noktoj, en nia belega juneca aĝo. Mi ĉiam ankoraŭ volontege min turnas laŭ la muziko. Venu, venu ; me ni permesas, ke vi staru en angulo, kaj rigardu, kiel maljunulo ; saltetu, estu gaja, — nu venu kaj dancu kun mi. »

Mi ne povis konstraŭstari al ŝiaj insistaj ĝojigantaj petoj, kaj mi dancis, dancis dum la tuta nokto kun miaj maljunaj kaj junaj konatulinoj pro konateco, parenceco kaj… juneca amo. Estis ja certe grand laboro kaj penado al miaj tridek-naŭ-jaraj artikoj, sed tamen estis belegaj horoj, kiuj memorigis min al mia gajega neforgesebla juneca tempo.

Postsekvantan tagon, mi forvojaĝis de mia amata hejmo, tra Darmstadt, Mannheim, al Baden-Baden, kie mi restadis unu tagon. Mirinde bela urbeto, la paradizo de la Nigra Arbaro (Schwarzwald).