Paĝo:Fervoja Esperantisto - Julio 1914.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En Basel, kie mi volis renkonti Chilot, venantan el Müchen kun sia infano, mi ofte devis iri en la stacidomon por serĉi lin. Finfine mi ekvidis la verdan stelon ĉe sinjoro, kiu havis aspekton kiel franco. Ĝoje mi salutis lin, kredante, ke li estas Chilot, sed estis Rusterholz, el Basel, kiu ankaŭ atendis Chilot. Ni traserĉis ĉiun alvenantan vagonaron, pririgardis ĉiujn vojaĝantojn, demandis en la informejo, — ĉio vane.

Elirante el la stacidomo, mi ekvidis sinjoron kun knabino ; alproksimiĝante, mi ankaŭ ekvidis la verdan stelon. Dank’ al Dio ! — Chilot estas trovita.

Ni pasigis kune tre agrablan vesperon kaj sekvantan matenon. Bedaŭrinde, Chilot devis forvojaĝi jam sekvantan tagmezon. Li parolis vere tre bone la germanan lingvon, same kiel lia infano, tial mi ne necesis paroli esperante. Kun la bona espero de sana feliĉa revido, ni adiaŭis.

II.

« Estu salutataj en Svislando ! »

Per jenaj simplaj, sed koregaj vortoj, la svisaj abstinentaj kolegoj salutis nin en Zürich. El ĉiuj okuloj, el ĉiu manpremo oni rimarkis ilian sinceran kaj fidelan amikecon por la internaciaj kunhelpantoj kontraŭ la alkoholismo. La 21-an de Septembro, ni kunvenis en la hotelo « Korto de la Sonoriloj », kie estis farataj alparoladoj kaj raportoj pri la stato de nia movado kaj unuiĝo.

Post la tagmanĝo, donacita de la svisaj kolegoj, ni faris ekskurson al la « Züricha monto », akiraĵo de la abstinentaj virinoj. La vespero kunigis denove la fervojistojn en ĉambrego de hotelo « Korto de la Sonoriloj ». Oni povas esti de diferenca opinio, ĉu la muzikaj aŭ la teatraj prezentadoj estis la plej bonaj. La kantoj de Fraŭlino Straŭb estis tiel belaj, tiel ĉarmaj, ke mi fermis la okulojn kaj nur aŭskultis, kiel en preĝejo la sanktajn kantojn de la ĥoro, aŭ kiel en arbaro la ĝojajn, ampolenajn kantojn de la birdetoj.

La komuna kanto de la holandaj kolegoj : « Vilhelmo de Nazaŭ » — malnova holanda popolkanto — faris grandan impreson, per la vira forto, el kiu estis videbla ilia patruja amo,