Paĝo:Fervoja Esperantisto - Julio 1914.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ilia propatruja entuziasmo. La abstinenta unuiĝo « blua kruco » donis belegajn gimnastikajn prezentadojn el la svisa glora historio. Entute — oni nepre devas gratuli al la svisaj abstinenckolegoj, ĉar ili bonege komprenis, fari certe neforgeseblan vesperon al iliaj interanciaj gastoj. La bavaro gratulas, kaj envias vin, karaj svisoj ! Alian matenon, ni vojaĝis bune al Milano tra Gotthard. En tiu vojaĝo, ni povis admiri ĉiujn naturbelecojn de Svisujo : ĉielaltajn montojn kun eterna neĝo, verdbluajn lagojn, freŝajn, agrablajn por la okuloj herbejojn kun brutaroj, ĉarmajn valojn kun urboj, urbetoj, vilaĝoj, — mi tre bedaŭras, ke mi ne estas lerta, pova, por priskribi ĉion, laŭ vereco ; sed mi tute komprenas la kanton de la svisoj : « Ho Svisujo, ho patrujo, kiel bela vi estas ! » En Belincona, la unua italsvisa urbeto, ni tagmanĝis kaj promenis al la kastelo « Ŝvic », de kie ni ĝuis belan ĉirkaŭrigardon. En ĉi tiea regiono okazis, laŭ la historio, multaj bataloj de la diversaj svisaj gentoj. En Lugano, ni faris ekskurson al monto « San Salvatore ». Ĉiuj rapide donis siajn manpakaĵojn, al la oficejo por konservi, ĉiuj, kuris tra la urbeto, por atingi kiel eble plej baldaŭ, la stacion de la montfervojo. Neniu el ili ŝajnis atenti la angulajn malvastajn stratojn kaj stratetojn, la mallarĝajn dometojn, kun etaj fenestretoj, la antikvajn konstruaĵojn, la interesan stratvivon, la tutan ĉarman urbeton kun ĝiaj multaj interesaĵoj. Nur unu el ĉiuj ne kuris, ne rapidis, la bavaro. La lasta, li donis sian manpakaĵon al la konservejo, la lasta, li iris tra la urbeto. Li vagis laŭlonge de la lago, promenis tra publikaj ĝardenoj, sidiĝis sur benkon ĉe la bordo, pririgardante la belegan panoramon, la ĉarman idilion, — li revis. Subite, iu lin ŝiris el liaj revoj : « Venu, rapidu, se vi volas kunveturi kun ni, la vagono jam atendas nin, ĉiuj estas ĉi tie, nur vi malestas, rapidu, rapidu ! » Vole nevole, li devis kuri, kaj li atingis ĝustatempe la vagonon, por veturi sur « San Sarvatore »-n kun la aliaj. « Halloh, jen la bavaro ; nun antaŭen ! » ili kriis.

La prespektivo sur la monto estas grandega. La monto mem, kun siaj vinplantoj, en la deklivo ; pezaj bluaj kaj blankaj vinberaroj allogas la fremdulojn el la nordo ; belaj fruktoj brilas de la arboj ; piede de la monto, la idilia urbeto, la veldblua lago, kun ŝipetoj ĉiuspecaj ; norden, vagas la okulo kaj