Paĝo:Fervoja Esperantisto - Julio 1914.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vidas la koloson de la Gotthald-montegaro, kun neĝaj kaj glaciaj pintoj ; sude, vi vidas la superan italan ebenaĵon ; kaj super la tuta mirinda pejzaĝo, la brilanta varma suno, kiu brilegas kaj lumetas kaj lumradias en la ondetoj de la lago ; la sama suno kiu maturigas la vinberojn, citronojn, oranĝojn ; la sama suno, kiu ne estas potenca degeli la eternan neĝon kaj glacion de la montegaro, — ho Svisujo, kiel bela vi estas !

En Ĉiaso, severa limdepaga revizio.

En Milano, ĉiuj hoteloj estis plenigataj. En tri hoteloj, ni petis ĉambrojn, sed vane. Finfine, la hotelo « Maljuna Cervo » nin akceptis. Sed, triope, ni devis tranokti en granda ĉambro, kie staris sur antikva fajrujo, la figuro de blanka cervo. Cetere, ĝi estis tre bele skulptata el marmoro. Alian tagon matene, proksimume okdek fervojistoj kaj fervojistinoj el diversaj landoj, kunvenis en la vilao reĝa, kie belegaj ĉambroj estis plenigataj per la batalantoj kontraŭ la alkoholismo. Nia prezidanto certe estis prava, dirinte, ke la kongreso, ĝis 1913, neniam havis tiel belegan kongresejon. Oni preskaŭ ne kuraĝis eniri en la ĉambrojn, ĉar oni devis kredi, ke tiaj ĉambroj nur estas por nobeloj. Fervojistoj estas ja ankaŭ veraj nobeloj, sed nur de la laboro.

La plej grandan impreson faris la alparolado de Profesoro doktoro Cohu-Tatse, el Kioto (Japanujo). Li diris, ke la bierfaristoj en Japanujo mallaŭdas la rizbrandon, kiun la japanoj trinkas jam depost pratempo. Sed ilia mallaŭdo estas malprava, ĉar la alkoholdiablo de la biero estas multe pli granda, ol de la rizbrando. Ilia mallaŭdo estas egoista ; ili volas forpeli la malgrandan brandodiablon por la granda bierdiablo.

La ŝtatfervojo donis al la kongresanoj specialan vagonaron al Como, de kie speciala ŝipo ilin veturigis al la plej interesaj lokoj de la belega lago de Como. La vojaĝo estis senpaga ; treege laŭdinda komplezo de la Italoj. En la ŝipo, la diversaj nacioj kantis belajn kantojn de popolo. Mi devas diri, ke plej bele kantis la francoj, kies kanto estis esprimo de la franca amo por la beleco, ĉarmeco kaj vigleco. Mi havis okazojn, kelkfoje, paroli esperante kaj rekomendi Esperanton. Precipe hispanino — fanatika batalantino por la rajtoj de la virinoj — tuj entuziasmiĝis kaj promesis, tre baldaŭ lerni Esperanton.