Paĝo:Fervoja Esperantisto - Majo 1913.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fervojistoj povus ĉeesti por diskuti kaj pritrakti pri I. A. E. F. kaj interkonatiĝi. Ĉu ne ?

Pri tio, skribu al S-ro Berlande.

Genta Esperanto-Semajno. — Kiel provo de nia supra propono, oni estus povinta starigi specialan kunvenon por fervojistoj, sed bedaŭrinde, malgraŭ niaj klopodoj, ni ne ankoraŭ sukcesis trovi Belgan kolegon Esperantistan por ĝin organizi.



La bavara fervojara administraro kaj la unuiĝo
de la sudgermana fervoj- kaj poŝtpersonaro[1].

La bavara fervojara administraro tre baldaŭ eldonos novajn instrukciojn pri la akcepto en la deĵoron de la bavara fervojaro. Tiu parto de la instrukcioj, kiu rilatas al la demando pri samtempa striko ŝajnas estis gravega. Ĉi tiu instrukcio havos jenan enhavon :

« Oni devas postuli, ke la personaro de la fervojaro senkondiĉe rezignu pri samtempa striko rilate al laboro aŭ deĵoro pro la intereso de la ŝtato kaj deĵoro. Oni ne povas permesi, ke la personaro apartenu al unuiĝoj, kies konduto ne povas garantii, ke ili ne uzos la ilon de tia striko rilate al laboro aŭ deĵoro en la regiono de la fervojara administraro. »

La « Bavara ŝtata gazeto » por tio skribas : « Laŭ la ordonoj ekzekutaj la laboristoj akceptotaj en la deĵoron devas certigi per subskribo, ke ili sciiĝis pri ĉi tiu ordono kaj estas informitaj, ke nuntempe laŭ ĉi tiu ordono precipe la liberaj asocioj de la metal- kaj transportlaboristoj same kiel la unuiĝo de la sudgermana fervoj- kaj poŝtpersonaro estas en la nombro de la malpermesitaj unuiĝoj ; plue ili devas certigi, ke la administraro kaŭze de la kontraŭagado rilate al ĉi tiu ordono estos rajtigita pripensi la eksigon de tia laboristo. Ĉi tiu ordono rilatas antaŭ ĉio la novajn akceptotajn laboristojn. — Estas sendube, ke la liberaj asocioj postulas por si la rajton de striko. La reĝa fervojara ministro pruvis en la debatoj de la

popolkonsiliĝo (Landtag) la 11-an kaj 24-an de Oktobro 1912 unue,

  1. Ĉi tiu unuiĝo cêlas kaj favoras socialismajn ideojn.