Paĝo:Fervoja Esperantisto - Majo 1913.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ke klopodoj sin faras rimarkeblaj en la unuiĝo de la sudgermana fervoj- kaj poŝtpersonaro, kiuj povas kaŭzi la eblecon de striko en la regiono de la fervojara administraro, plue, ke ne nur granda nombroj de lokaj unuiĝoj de la asocio de la sudgermana fervoj- kaj poŝtpersonaro aliĝis al la lokaj karteloj de la liberaj asocioj, sed ke la unuiĝo apartenas ankaŭ al la ĝenerala federacio por transportlaboristoj. Ambaŭ atributoj estis ankaŭ precipe rimarkigitaj en la numero 21-a de « Weckruf » de 19-a Oktobro 1912, organo de la fervojista sekcio de la unuiĝo por germanaj transportlaboristoj, kiu estas nomita en la gazeto de la fervoj- kaj poŝtpersonaro « frata organo ». Krom tio en « Weckruf » estas rimarkigite, ke la unuiĝo de la sudgermana fervoj- kaj poŝtpersonaro postulas de longtempe por la fervojaj laboristoj la senlimigitan rajton de kuniĝo, do ankaŭ la rajton de striko. »

« Pro ĉi tiuj faktoj oni ne povas atribui decidigan signifon al la deklaro farita de la estraro de la unuiĝo la 24-an de Septembro 1912, kiu konsideras la strikon neleĝe permesita ilo por plibonigi la situacion de la laboristoj kaj oficistoj en la regiono de la fervojara administraro. La atesto de la estraro, ke la § 152 de la ŝtata metia programo ne asistas la anojn de la fervojara administraro rilate al postulo de rajto samtempe striki ne signifas ankoraŭ faktan rezignon pri la striko. Krom tio estas ankaŭ konsiderinde, ke ankoraŭ nun anoj de la partio socialisma apartenas al la estraro de la unuiĝo, kiuj klare postulas la rajton de samtempa striko por la anoj de la fervojaro. — Ĉar la reĝa ŝtata registaro de longtempe sensukcese atendis ĉu decidiga ŝanĝo okazos pri la konduto de la unuiĝo, ĝi nun estas devigita al la procedo komence klarigita.

HANS REUSS, supera termezuristo.


GRAND HOTEL DU GLOBE
71, rue Monge, Paris
Proksime Jardin-des-Plantes, Sorbonne, Jardin du Luxembourg kaj Presa Esp. Societo.

A. LECLERC, posedanto.
Hotelo rekomendinda al Esperantistoj.
Moderna Komforto. — Bona Servo. — Moderaj Prezoj.
Esperanto parolata.