Ni laboru fidele kaj sincere ĉiuj kune, ni ŝatu alte nian plenrespondecan profesion kaj imitu la ekzemplon de nia glora Majstro kaj de nia modesta, altestimata eksprezidanto, S-ro Armand Berlande.
Ni obstine laboru kaj ne fanfaronu.
Se vi al ni ebligos la laboron, ni ĝin efektivigos !
Prezidanto de I. A. E. F.
Kio ne fariĝas ? Tiel certe pensas niaj amikoj kaj sendube kun maltrankvileco ili faras tiun demandon. Ĉu « Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj » estas jam senviva ? Ne, amikoj niaj ; certe kelkaj malagrablaj aferoj malhelpis nin en nia laboro, sed tio ne estas grava afero. Ekzemple, vi ne legos en la Kajero dek-oka de Esperantista Dokumentaro (Sepa Universala Kongreso de Esperanto) eĉ unu linion rilate al niaj kunvenoj dum la Sepa Kongreso. Oni forgesis nin ; sed antaŭ kelkaj jaroj, oni forgesis la societon U. E. A. ; ĝi estas tamen ankoraŭ plenviva ; ni penos fari same.