Paĝo:Fervoja Esperantisto - Marto 1912.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Alia kaŭzo alportis prokraston en la apero de la nuna numero ; unuiĝo de la du gazetoj : « Fervoja Esperantisto » kaj « Germana Fervoja Esperantisto », laŭ deziro ofte dirita, estas de nun konsentita. F. E. aperos do sola.

Plie, la jara kotizaĵo al I. A. E. F., kiu estis 0,5 Sm., kaj la jarabono al F. E., kiu estis 1 Sm., estos ŝanĝitaj ; nun, nur unu kotizaĵo de 1 Sm. 2 kiu enhavos aliĝon I. A. E. F. kaj abonon al F. E.

Fine, ni memorigas al niaj legantoj, ke F. E. estas la organo de ĉiuj aliĝintoj ; do, bonvolu sendi al ni artikolojn pri fervojaj aferoj.

I. A. E. F. estas enregistrigita kiel Esperantia Entrepreno por la jaro 1912 de « Universala Esperanto-Asocio » sub la numero 234.

Kiel konkludo, ni diras : abonu.



FRANCAJ FERVOJOJ

Vivian, angla inĝeniero, estas la unua, kiu elpensis relon kaj sekve fervojon. Stephenson en Anglujo kaj Marc Seguin en Francujo konstruis la unuajn praktikajn lokomotivojn. Fervojo de Lyon al St-Étienne estis la unua ekspluatita en Francujo ; la grandaj francaj fervojoj nur kreiĝis de l’ jaro 1837-a.

Konstruado de fervojo konsistas unue el skizo (antaŭplano) de la vojo, preparado de profilo (laŭlonge) tiel ebena kiel eble per elfosoj, teramasoj, pontoj, tuneloj, k. t. p. ; poste starigo de stacioj, diversaj domoj kaj dometoj, balastoj, reloj, relŝanĝiloj, turniĝantaj diskoj kaj diskegoj, ruliĝantaj plataĵoj ; diskaj, kvadrataj, semaforaj signaloj, k. t. p. Normala interspaco inter reloj estas 1 m. 44.

La ruliĝanta materialo konsistas el : vaporaj aŭ elektraj lokomotivoj ; diversformaj vagonoj postulistaj de la ekspluatado : luksaj kaj diversklasaj por la vojaĝantoj ; fermitaj, malfermitaj, plataj k. t. p. por bestoj, komercaĵoj k. t. p. ; ĉiuj kun aŭ sen bremsoj (haltigilo).

La fervojoj estas :

de ĝenerala intereso ;
loka intereso ;
industriaj.
FERVOJOJ DE ĜENERALA INTERESO

Tiujn fervojojn oni konstruas trimaniere :

1-e. — La ŝtato konstruas ĉion si mem, ĉu por ekspluati, ĉi por ekspluatigi.

2-e. — La ŝtato aĉetas la bienon, konstruas ĉiujn subaĵojn, pontojn, tunelojn k. t. p., unuvorte, preparas la vojon, lasante al la ekspluatonta kompanio la zorgon ordiri la vojon, t. e. reloj, signaloj k. t. p. kaj konstrui la suraĵojn, t. e. stacioj, laborejoj, magazenoj k. t. p.