Paĝo:Fervoja Esperantisto - Marto 1912.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
IMITINDA EKZEMPLO

Niaj Germanaj kolegoj elektis nian gazeton, kiel organon de sia nacia esperantista Asocio. Kial la aliaj fervojaj esp. organizaĵoj naciaj ne farus same ? F. E. sciigas ilin, ke ĉiuj naciaj grupoj rajtas lokon rilatan al la nombro de la abonintoj, plie sendante reklamojn tiu loko povas esti pligrandigita. Tiam, en tiu apartenaĵo, ili povas presigi, ĉu esperante, ĉu nacie, ĉiujn informojn, avizojn, k. t. p., interesante la vivadon de la grupoj kaj le enlanda propagando. Tamen ĉiu aboninto konservas la rajton presigi artikolon esperantan en la neprivatan parton de la gazeto. Karaj kolegoj, utiligu tiun rajton, sendante la ni multe da kopio.



Fervojgardisto ekzamenata de la Kontroloro

Kontroloro (al V.) : Diru al mi, V., kion vi farus nokte, dum fulmotondro, pluvego kaj ventego, se unu parto de fervojdeklivo sub la reloj estus de la pluvego deŝirita ?

V. : Ho, via Moŝto, tion mi scias. Mi rapide starigus la nepaseblan signalon inter la relojn.

Kontroloro (al V.) : Tiel ne estas bone, la lokomotivisto ja ĝin ne ekrimarkus nokte.

V. : Ho, via Moŝto, tion mi scias.

Kontroloro : Do, kion vi farus ?

V. : Ho, via Moŝto, tion mi scias. Mi rapide eklumigus la lanternon kaj starigus la ruĝan lumon inter la relojn kontraŭ la elveturanta vagonaro.

Kontroloro : Tiel ne estas bone. Vi ja dum tia ventego ne povus eklumigi kaj la lanterno estingiĝus.

V. : Ho, via Moŝto, tion mi scias. Sed mi havas tie ĉi skatoleton da alumetoj ; mi reeklumigus la lanternon.

Kontroloro : Sed se vi nepre ne povus eklumigi ?

V. : Ho, via Moŝto, rigardu (fumante), kiel mia pipo brulas, mi ĝin ankaŭ eklumigas, eĉ ĉe la ventego.

Kontroloro : Pruntu al mi la skatoleton.

V. : Jen, via Moŝto.

Kontroloro : Kaj kion vi nun farus ?

V. : Ho, via Moŝto, tion mi scias. Mi havas tie ĉi ankoraŭ unu skatoleton da alumetoj, kiun mi jam ne plu pruntus al vi.

Kontroloro : Tre bone ; sed vi ĉiam forgesis diri, ke vi devus meti sur la relojn eksplodkpsulojn.

V. : Ho, via Moŝto, tion mi scias.

Jozefo Ŝilhart
Fervojmanipulanto,
Nymburk, Bohemujo (Aŭstrio).