Paĝo:Fervoja Esperantisto - Marto 1912.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
DIVERSAJ AVIZOJ

Ni tre petas niajn Asocianojn, kaj special niajn delegitojn, ke ili sendu al ni raportojn pri la progresoj de la esperantista movado tra la fervojistaro en sia urbo aŭ regiono.


Kelkaj poŝtkartoj ricevitaj dum la lastaj monatoj montras iom la elpensadon de nia societanaro.

En Dresdeno okazos, en Junio, Saksa Faka ĉefkunveno ; niaj saksaj kolegoj deziras varme, ke ni kunvenu tien. La pronono estas tre alloga, tiom pli, ke en la ĉiujaraj Esperantistaj kongresoj oni ne estas tre entuziasmiĝinta por nia I. A. E. F. Pri tio, estus necese, ke ĉiu ano skribu, kiel eble plej frue, al la sube nomata kolektisto, por konigi sian propran opinion :

Ĉu Dresdeno ?
Ĉu Krakovo ?

S-ro Chilot, ĉefkomizo P. L. M., 54, rue de Paris, Villeneuve-St-Georges, (S.-et-O.), Francujo.

S-ro Verax skribis por peti la kunlaboradon de nia Asocio pri metiaj vortoj por teknika vortaro. Tiu letero estas nun en la manoj de nia estraro. Por tiu temo oni devas sin turni al S-ro J. Bal, fervoja komizo, Goederenklerk SS. Nassau Singel, 18, Breda, Holandujo, kiu kolektas ĉion eblan pri nia vortaro.

Pri insigno propra al nia I. A. E. F. de ĉiam okupiĝis multaj el niaj anoj. S-ro John Lundgren, Byraassistent, Hedemora, Svedujo, kolektas ĉiujn proponojn interesajn pri tiu afero ; li eĉ desegnis belan projekton, kiu tre plaĉis al ĉiuj, kiuj vidis ĝin ; bedaŭrinde la manko de mono ne ebligis la plenumon de tiu ideo. Eble ĝi estus farebla, se ĉiu samideano sendus la monon postulotan. Por tio skribi al S-ro Lundgren, kiu okupas sin pri speciala insigno.



TERURAĴOJ EN USONO

Riverego Mississipi petolas terure en Usono. Multaj el niaj kolegoj suferas pro tio. Al niaj Amerikaj sammetiuloj la Redakcio de F. E., partoprenante ilian malfeliĉon, sendas siajn plej korajn sentojn kaj dezirojn por la fino de tiuj teruraĵoj.