Paĝo:Fervoja Esperantisto - Marto 1913.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
FERVOJA ESPERANTISTO
MONATA GAZETO
Organo de Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj
Jara abono : ₷ 1.
Unu Nº : ₷ 0,2.
Anoncoj : 1 paĝo : ₷ 5 ;
1/2 paĝo : ₷ 3 ;
1/4 paĝo : ₷ 2.
REDAKCIO
S-roj Berlande kaj G. Chilot
Administrantaj Redaktoroj
Sekretario : S-ro Alfred Petzold
Königstrasse, 4, III, Leipzig
(Germanujo)
(La prezidanto de la Asocio rajte estas Direktoro de la gazeto).

Ĉiujn manuskriptojn, abonmendojn, anoncojn, k.t.p., adresu al S-ro Berlande aŭ al S-ro George Chilot, ambaŭ en Villeneuve-St-Georges (Francujo).

La redkacio rezervas al si la rajton korekti laŭbezone la manuskriptiojn. — Artikolojn ne akceptitajn oni ne povas resendi.

CIRKULERO Nº 2

Oficejo kaj sekretario de la I. A. E. F. : S-ro Alfred Petzold, fervoja asistanto, 4 III., Königstrasse, Leipzig (Germanujo).

1. — Kasaferoj : Por simpligi la pagmanieron, ni petegas ĉiujn membrojn sendi la kotizaĵojn al S-ro George Chilot, 54, rue de Paris, Villeneuve-St-Georges (Francujo), aŭ al la sekretario, konthavanto de la Ĉekbanko Esperantista de nia Asocio (adreson vidu supre). S-ro Engst (Dresden), malgraŭ tio, estas kasisto ; li havas la kaslibrojn. Jara kotizaĵo kun senpaga gazeto estas 1 Sm. 500 pojare.

2. — Gazeto : La « Fervoja Esperantisto » aperos de nun kvarpaĝe, sed ĉiumonate, ĝis kiam ni havos sufiĉe da abonantoj. La plua presado de la gazeto postulus tro multe da mono. Estas pli oportune, se ni fortikas la organizon mem, plenumas niajn promesojn kaj ne deficitas.

3. — Kasstato : Havaĵo mona je : a) 13. VII. 1910 = fr. 27,39 ; b) 25. IX. 1912, S-ro Chilot (redaktoro de nia gazeto) akceptis la tutan havaĵon = fr. 84,64 ; ĉar la enspezoj inkluzivo nomitaj fr. 27,39 estis ĝis tago de kasakceptado fr. 493.99 kaj al elspezoj = fr. 409,35 En la en-elspezoj estas