Paĝo:Fervoja Esperantisto - Marto 1913.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ankaŭ la kotizaĵoj por la abono de nia gazeto. Unu numero kostis, kun la dissendado (afranko), 60 fr.

4. — Membraro : Je fino de la jaro : a) 1909 = 63 ; b) 1910 = 177 ; 1911 = 214 membroj ; 1912 ?. Nune 30 kaj 36 abonoj. La membrarliston ni dissendos al tiuj ĉi membroj en plej proksima tempo. La adresaro ne povos esti korekta, ĉar nur malmultaj sendis la demandaron (vidu « F. E. » n-ro 7, paĝo 56). Oni tial sendu korktaĵojn.

5. — Estraro : La proponita estraro estas aprobita ; neniu kontraŭbalotis (vidu « F. E. » n-ro 7, paĝo 50, rub. 7).

6. — U. E. A. : Por la jaro 1912-1913 ni aliĝis kiel Esperantia Entrepreno sub n-ro 299 (kotizaĵo 3 Sm.) La direktoro de U. E. A. skribas : « Esperanto » volonte akceptos senpage la komunikaĵojn kaj informojn por viaj membroj (duonkolonon po numero). Krom tio, la gazeto akceptus artikolojn pri fervojaj demandoj, kiuj havas ĝeneralan intereson ankaŭ por la publiko.

7. — Tagordo por Ĉefkunveno : Proponoj estas petataj.

Alfred Petzold


KARAJ LEGANTOJ

Ne estu surprizitaj pro tio, ke mi alvenas tiun monaton antaŭ vin, plej bone vestita, ol la pasintan Februaron. Mi surmetis festan eksteraĵon, por ke vi fieriĝu pro mi, kaj mi deziras nepre elvoki simpation vian, esperante, ke vi bonvolos kontentigi jenan deziron mian : tio estas sendi aŭ havigi al mi, kvazaŭ paskajn donacojn, kelkajn aliĝojn al I. A. E. F. kaj abonmendojn. Mi posedos proksimume 32 spesmilojn post pago kaj sendo de l’ nuna oka numero.



KONSIDERU !

Konsiderante, ke la gazeto estas presata en Parizo, en la Centra Presejo Esperantista, kaj ke la presadelspezoj estas pagotaj post livero de l’ gazeto, estas nepre necese, ke la abonpagoj estu sendataj al S-ro George Chilot.