Paĝo:Fervoja Esperantisto - Novembro 1913.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1) La nuna estraro konsistas el :

a) S-ro Tarnow, registrara konstruestro en Kiel, prezidanto.

b) S-ro Szymanowski, supera sekretario teknika en Bamberg, vicprezidanto.

c) S-ro Petzold, fervoja asistanto en Leipzig, sekretario.

d) S-ro Engst, fervoja asistanto en Dresden.

Redkatoroj de nia faka gazeto estas S-roj Berlande kaj Chilot, en Villeneuve St-Georges, apud Paris.

2) Je la komenco de tiu ĉi jaro (post la Krakova kongres) ni estis 214 membroj. Intertempe aliĝis ĝis nun 13 personoj, do nia asocia entute havas 227 membrojn.

3) La korespondado, kiun devas plenumi la sekretario kaŭzas trop multe da laboro, ĉar mankas presaĵoj, kiuj signifas la celon k. t. p. de nia asocio.

4) La jarkotizo ĝis nun estas sen gazeto 0 Sm. 5. La gazeto kostas 1 Spesmilon pojare.

Por plibonigi la staton de nia gazeto estas rekomendinda, ke ni estonte postulas de ĉiu membro 1 Sm. 500 kune kun la gazetprezo.

5) Ĉar S-ro Chilot[1] ne ĉeestas kaj ankaŭ ne sendis kasraporton, ni devas prokrasti la diskuton pri ĝi ĝis la mondkongreso 1914.

6) Intertempe, S-ro Engst memorigos tuj la membrojn, kiuj ne legas la gazeton kaj kiuj ĝis nun ne pagis. La aliajn devas memorigi S-ro Chilot.

7) S-ro Petzold estas preta aldoni provizoran liston pri jam aperintaj fakartikoloj.

Kolego en Svedujo verkis 16 paĝan libreton :

« La internacia fervoja transportado » kaj metas ĝin je la dispono de nia Asocio.

Ĉar tia libro mankas en la Esperantista literaturo ĝi povas fariĝi bona propagandilo por nia asocio, sed bedaŭrinde la necesa mono por la eldono mankas.

8) Multaj kolegoj deziras interŝanĝi poŝtkartojn de ĉiuj

specoj, fervojaj konstruaĵoj, kaj korespondadi kun kolegoj.

  1. Laŭ la oficial programo nur unu kunsido estis anoncita kaj fiksita je la 29-a de Aŭgusto.