Paĝo:Fervoja Esperantisto - Novembro 1913.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La publikigo de la kunvenaj adresoj en nia gazeto estas dezirata.

9) Regularo ĝis nun ne ekzistas.

10) S-ro Szymanowski verkis alvokon por aliĝo al I. A. E. F. per kio ni gajnis kelkajn novajn membrojn.

11) Estas dezirinde, ke nia fakgazeto nur represu fakartikolojn.

12) Ĉar la gazeto ne aperas sufiĉe regule kaj ne estas sufiĉe ampleksa, estas urĝe necese, ke la sekretario tuj sendu multobligitan cirkuleron al ĉiuj membroj. Fervoraj membroj bonvolu siaflanke zorgi por nova multobligo kaj disdonado al aliaj fervojistoj. Ĉar nia asocio estas entrerpeno de U. E. A. represo en « Esperanto » ankaŭ estas dezirita.

13) Speciala vortareto eldonita en nia faka gazeto jam komencis. Daŭrigo estas dezirata.

14) Nia membrolisto estas pretigita kaj povas esti multobligata kaj forsendata al ĉiuj membroj.

15) Kiel tagordon en Bern, ni rekomendas :

1-e Jarrapporto.

2-e Elekto de la estraro.

3-e Pridiskuto de la raportpunktoj.

4-e Diversaĵoj, demandoj, plendoj kaj proponoj.

Ĉar S-ro Szymanowski nur ricevis hodiaŭ la necesan materialon, li promesas doni ĝis la proksima kunsido klaran bildon pri nia fakorganizado kaj fermas la kunsidon.

Szymanowski.

DUA KUNSIDO
Bern, la 29-an de Aŭgusto.

Dua faka kunsido de la Esperantistoj fervojistaj. Ĉeestas 6 fervojistoj, S-roj George Chilot, Johano Perriard, Szymanowski, Aussenac, F. E. abonintoj, kaj Hechtl kaj Dressler ne abonintoj, kaj nekonata gasto kiu dormegis.

S-ro Szymanowski malfermas la kunsidon salutante la ĉeestantojn.