Paĝo:Fervoja Esperantisto - Novembro 1913.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La protokolo de la unua kunsido estas aprobata post legado.

Kiel sekretarion por la hodiaŭa protokolo oni elektas S-ron Aussenac.

La ĉeestantoj dankas al S-roj Tarnow kaj Petzold por la laboroj faritaj.

Ĉar S-ro Tarnow pro troa laboro ne plu deziras la prezidantecon, la ĉeestantoj unuanime ne akceptas lian eksiĝon kaj petas lin daŭrigi ĝis la venonta jaro, helpata de S-ro Szymanowski, kiu promesas fari grandan parton de la laboro.

Pri la 3-a punkto de la unua protokolo oni decidas, ke la propagandiloj estos presitaj hektografie kaj ke la sekretario recivos de la kasisto la necesan monon.

La jara kotizaĵo estas de la 1914-a pojare 1 Sm. 500, enkalkulanta la prezon de la gazeto, senpage sendota al ĉiu ano.

Laŭ la kasraporto, intertempe riceviat, la sumo de la enspezoj estas :

260, 15
La elspezoj : 240, 65
Do en kaso restas : 19, 50

Pri la enkasigo S-ro Aussenac proponas, ke post 6 monatoj proksimume en Aŭgusto aŭ Septembro oni transsendu poŝte al la ne ankoraŭ pagintaj anoj poŝtmandanton enkasigan. Oni unuanime akceptas, kondiĉe ke S-roj Chilot kaj Engst interkonsentu pro la sendado de la poŝtmandato.

Koncerne la reguralon oni interkonsentas, ke nune oni ne bezonas nek regularon, nek komisionon studontan la aferon, Oni deziras, ke la estraro studu nur pri la malgranda regularo prezentota al la venonta kongreos.

S-ro Chilot legas sian raporton pri la gazeto kaj atentigas la membraron, ke li ne ricevas sufiĉe da abonmendoj por la gazeto.

S-ro Aussenac proponas, ke ni enpresigu gravajn fervojajn okazintaĵojn. Akceptite. Oni decidas enpresigi en la gazeton la liston de la tutaj jam aliĝintaj membroj.

Ĉiu, kiu estas kapabla partopreni la studadon de la vortaro estas petata labori pri tio, interkonsente kun S-ro Bal, el Breda en Nederlando.