Paĝo:Fervoja Esperantisto - Novembro 1913.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Oni deziras, ke ĉiu nacio elektu komitatanon, kiu devas esti tute sendependa membro de la administracio.

Salutleteroj de S-ro Tarnow, Ignatz Hoch, Schwandorf kaj S-ro Berlande estas legataj. Oni sendos dankojn al ili.

La Sekretario de la Kunsido :
Aussenac.


Berna Internacia Kontrakto pri la Fervojaj transportaĵoj (Sekvo).

Artikolo VI-a.

1-e Ĉiu internacia sendaĵo (artikolo I-a) devas estis akompanata de ŝarĝatesto, kiu enhavas jenajn citojn :

a) La lokon kaj la daton de la skribado ;

b) La nomon de la forsendonta stacio kaj de la forsendonta fervoja administracio ;

c) La nomon de la akceptonta stacio, la nomon kaj la loĝejon de la akceptanto, kaj la eventualan ciiton, ke la komercaĵo estas konservota en la fervoja pakaĵhalo ;

d) La nomon de la sendaĵo laŭ ĝia enhavo, la citon de la pezo aŭ anstataŭ tiun citon, kiu estas konforma al la specialaj difinoj de la forsendonta fervoja administracio ; krom tio okaze de la forsendo de poparta pakaĵo la nombron, manieron de la pakado, signojn kaj numerojn de la komercaĵoj ;

e) La postulon de la forsendonto, ke oni uzu specialajn tarifojn sub la kondiĉoj allaseblaj laŭ la artikoloj XIV-a kaj XXXV-a.

f) La citon pri la intereso deklarita rilate al la livero (artikolo XXXIII-a kaj XL-a).

g) La citon ĉu la komercaĵo estu transportota rapidire aŭ marapidire.

h) La precizan tabelon de la paperoj bezonataj por la dogana- aŭ impostofica prilaborado aŭ por la polica ekzameno kaj la rezervon rezultantan el la artikolo X-a alineo (4-a).

(Daŭrigota).