Paĝo:Fervoja Esperantisto - Novembro 1913.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Torfa pulvoro por hejtado de lokomotivoj
(Daŭrigo).

La lokomotivo uzita por la provoj estis maŝino okoble kuplita por malrapidaj vagonaroj kun la tendro 27 tunojn peza, kun 561 qm. hejtareo, 14 qm. plivarmegilo de Ŝmid 1,1 qm. kradareo kaj 32 klm. de plejrapideco. Pro uzo de la torfa pulvoro oni estis devigita enkonstrui apartajn instalaĵojn, sed kiuj nuntempe ankoraŭ estas tenataj en sekreto, ĉar la « Metala Verkstad » kiu fabrikas la instalaĵojn, ne permesas publikon antaŭ finigo de la afero pri la patento. Oni nur povas diri, ke la hejtado estas aŭtomata kaj ke oni povas enkonstrui ilin en la ekzistantajn kaldronojn de la lokomotivoj ne transformante ilin. La supre priskribita maŝino trakuris de tiu tempo proksimume 5000 km. en regula funkciado sen malfunkciadoj, kaj kaŭze de ĉi tiuj provoj rezultis, ke la instalaĵoj estas tute sendanĝeraj. La provo, kiel oni povas imagi, ankaŭ montris, ke pluaj simpligoj kaj plibonigoj estas fareblaj. La rezultintajn spertojn oni ankaŭ volas uzi por du konstruotaj hejtinstalaĵoj de du aliaj privataj fervojaj administraroj.

La provoj okazis sub la kontrolo de maŝininspektoro Stahle de la reĝa voj- kaj akvokonstruaĵa direkcio, sur la linioj Rimbo-Häfverösund kaj Rimbo-Täby tiamaniere, ke la lokomotivo havante la saman fervojhoraron kaj la saman ŝarĝon de la vagonaro estis hejtata la 22-23-an de Januaro per torfa pulvoro kaj la 22-24-an de Februaro per bonaj ŝtonkarboj. La torfa pulvoro estis liverita de la A. B. torffabrikoj en Bäck kaj fabrikata laŭ la metodo de leŭtenanto Ecklund. Malsamaj estis la temperaturoj dum la provaj veturadoj ; ili estis dum la prova veturado pri torfa pulvoro1-6° kaj-18°. Oni estis esperinta havi tagon kun simila temperaturo pri ŝtonkarboj. Sed tia malalta temperaturo ne okazis dum temperaturo de-8°. La cirkonstancoj sekve de tio estis certe multe malfavoraj por la torfa pulvoro. La komparaj provoj, fine okazintaj pri torfa pulvoro kaj ŝtonkarboj kiel brulaĵoj por lokomotivoj donis i. a. jenon :