La atmosferoj tenis sin tre simile, kaj precipe sur linioj kun homogena klinaĵo la premo dum la hejtado per torfa pulvoro estis ĉiam 11,8 kg. La plivarmegigo esti dum la hejtado per torfa pulvoro rimarkinde pli alta ol dum hejtado per ŝtonkarboj, evidente kaŭze de la pli longa flamformiĝo dum la hejtado de torfa pulvoro. Estas rimarkinde, ke la temperaturo de la foririntaj fumgazoj estis pli malaltaj dum la uzo de torfa pulvoro ol dum tiu de ŝtonkarboj (310°-320° C. kontraŭ 340°-360° C.) Plue oni konstatis dum la provado, ke fumo kaj fajrero ne okazis dum la hejtado de torfa pulvoro, pro la preskaŭ tuta fajrokonsumiĝo precipe kontraŭe de la uzo de torfpecoj. Post finita provado la hejtareo de la vaporkaldrono estis ekzamenata kaj oni trovis ĝin tute libera de fulgo kaj inkrustaĵo. La ekspluato de la torfa pulvoro estas kompare al la ŝtonkarboj kiel 1 : 1 1/3, dum la sama komparo pri torfpecoj donis la rilaton 1 : 2. Oni povas bruligi pulvoron almetante ĉirkaŭ 5 % de ŝtonkarboj.
(Daŭrigota).