Jara abono : ₷ 1. Unu Nº : ₷ 0,2. Anoncoj : 1 paĝo : ₷ 5 ; 1/2 paĝo : ₷ 3 ; 1/4 paĝo : ₷ 2. |
REDAKCIO S-ro Bontemps Administranta Redaktoro (La prezidanto de la Asocio rajte estas Direktoro de la gazeto). ADMINISTRACIO Centra Presejo Esperantista 33, rue Lacépède, Paris |
Ĉiujn manuskriptojn, abonmendojn, anoncojn, k.t.p., adresu al S-ro Bontemps, staciestro, Parennes (Sarthe), Francujo. La redakcio rezervas al si la rajton korekti laŭbezone la manuskriptojn. — Artikolojn ne akceptitajn oni ine povas resendi. |
La unua kunsido okazis la 23-an de Aŭgusto, je la 10-a kaj duono matene.
Ĉeestantoj : 15, inter kiuj : 2 Angloj, S-roj Banks (Birmingham) kaj Freeman W. Crofts (Coleraine) — 1 Aŭstro, S-ro Schwarz (Sarajevo) — 2 Danoj, S-roj Friis (Aalborg), Hinrichsen (Kopenhago) — 4 Francoj, S-roj Aussenac (St-Dizier), Berlande (Villeneuve-St-Georges), Bontemps (Colombes), Huguet (Orléans) — 4 Germanoj, S-roj Hacker (Plauen i. V.), Petzold (Leipzig), Schutz (Schweidnitz), Tarnow (Barmen) — 1 Holando, S-ro Bal (Bredaa) — 1 Norvego, S-ro Bonnevie (Kristiania).
S-ro Berlande malfermas la kunvenon kaj legas la jenan salutparoladon :
- « Karaj kolegoj,
Malfermante nian jaran kunvenon, mi salutas vin plej kore ; nenia vorto povas esprimi mian kontentecon, revidante miajn jam konatajn amikojn, kaj konatiĝante kun la neniam de mi viditaj.
Antaŭ ĉio, estas por mi dolĉa devo saluti, je via nomo, nian karan Majstron, D-ron Zamenhof, kaj saluti ankaŭ la Komitaton de la Sepa Kongreso, kies afablecon ni ĉiuj devas konstati.
En la daŭro de la lasta jaro, ni laboris kiel antaŭe ; pro tiu laboro, nia Asocio pligraviĝis, vere iom malrapide, sed ĉiam firme.
Ĉe ĉiuj landoj, niaj delegitoj klopodis energie por nia Asocio ; se la sukcesoj ne estis ĉiam rilataj kun la penadoj, tamen, ni devas tie ĉi danki ilini pro ilia agemo.
Malhelpataj de la malproksimeco, ni ne povis ĉeestii la Sesan, sed niaij Amerikaj kolegoj aranĝis apartan kunsidon ; al ili ankaŭ ni ŝuldas dankojn.
Tamen, post invito de nia sindonema amiko Hinrichsen, nia jara kunveno okazis en Kopenhago.