Paĝo:Fervoja Esperantisto - Oktobro 1911.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Akompanata de S-ro Chilot, bonvola privata sekretario, ni traveturis Germanujon kaj Danujon, kaj ni ĉiam memoros la akceptojn faritajn al ni en Hamburgo kaj Hannover, nian alvenon ĉe la belan ĉefurbon de Danujo, kaj la belajn tagojn travivitajn kun niaj danaj kolegoj kaj samideanoj.

La plej grava fakto, dum la pasinta jaro, estis la starigo de nia faka gazeto Fervoja Esperantisto. Ĝi sukcesis, kaj ni ricevis multe da komplimentoj, sed ne sufiĉe da abonoj. Do, karaj kolegoj, por facilig nian laboron, abonu kaj abonigu plen anare.

En Francujo, ni klopodis ĉiuokaze apud la fervojaj Kompanioj, sed malfeliĉe kun neĉiama sukceso.

Antaŭ kelkaj tagoj, mi ricevis leteron de S-ro Engst, nia amiko kaj agema kolego en Saksujo ; li proponas Dresdenon, kiel lokon por nia jara kunveno en 1912-a jaro ; mi ne vidas malhelpon por tio.

S-ro Josiĉ, bonega delegito en stacio Koluŝki (Polujo), de longe intencis ĉeesti tiun ĉi kunvenon ; grava malsano de lia edzino malebligis al li fari ĝin ; al li, ni sendas esperojn de resaneco por lia edzino kaj dezirojn de konatiĝo dum nia venonta jara kunveno.

Mi dankas ĉiuijn kunlaborantojn en ĉiuj landoj, inter kiuj S-rojn Tarnow, Poinçot, k. t. p., kaj ankaŭ nian sekretarion S-ron Bontems, kaj lian helpanton S-ron Chilot, kiu, nova esperantisto je nia vojaĝo al Kopenhago, jam fariĝis fama ĉe la Esperantistaro.

Vivu la Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj ! Vivu Esperanto ! »

Poste, la prezidanto priparolas la financan demandon :

« Mi nur diros al vi kelkajn vortojn pri nia mona kaj propaganda stato : Ni estas nun 209 anoj, kaj en nia kaso, ni posedas en tiu momento 38 Sm. La prezo de la jarabono de nia gazeto estas certe iom alta, sed tuj kiam ni povos plibonigi ĝin, ni tion faros. »

Fine, S-ro Bal (Holandujo) anoncas, ke li faris provon de teĥnika vortareto, kaj oni diskutas pri kelkaj vortoj donitaj de tiu kolego por diskutado.

S-ro Berlance fermas la kunsidon, je la 12-a.


La dua kunsido okazis la 24-an de Aŭgusto, je la 5-a vespere. Ĉeestantoj : 15, kiel en la unua kunveno.

S-ro Berlande, prezidanto, legas leteron de S-ro Engst, kiui deziras, ke nia venonta kongreso fervojista okazu en Dresdeno — li aldonas, ke se ni ne povus konsenti, li devus esti kontenta, ke almenaŭ iu antaŭkongreso estos tie ĉi aranĝita.

S-ro Aussenac opinias, ke ni ne estas ankoraŭ sufiĉe fortaj por starigi specialan kongreson ; ni devas uzi la internaciajn kongresojn. S-ro Petzold konsentas, sed li diras, ke ni povos, veturante Krakovion, halti unu tagon en Dresdeno kaj starigi kunvenon, kiu certe faros bonan impreson. S-roj Hinrichsen kaj Aussena aprobas, kaj la afero estas konsentita.

S-ro Berlande raportas, ke nia agema kolego S-ro Suinot, stacia subestro en Canaples (Francujo), disdonas inter siaj kolegoj de la « Norda Kompanio » gravan cirkuleron, france redaktitan kaj presitan dank’ al siaj