Paĝo:Fervoja Esperantisto - Oktobro 1911.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

propraj elspezoj. La tuta ĉeestantaro sendas al S-ro Suinot sian varman dankon.

S-ro Bal donas sian laboron pri fervoja terminaro ; oni parolos pri tiu grava demando dum la tria kunveno.

S-ro Aussenac proponas, ke oni akceptu la prezon de 1,20 Sm. (3 frankoj france), kiel kotizaĵon de I. A. E. F., kaj samtempe kiel jaran abonon al Fervoja Esperantisto. S-ro Tarnow timas malbonan financan staton ; fina oni konsentas, ke oni studos la aferon en nia gazeto.

S-ro Berlande diras, ke de du jaroj li estas prezidanto de I. A. E. F. ; pro tio li opinias, ke de nun alia kolego fariĝu prezidanto de nia Asocio.

Post interkonsento, S-ro Schwarz (Sarajevo, Bosnio-Hercegovino) estas elektita kiel prezidanto, S-ro Engst (Dresden, Saksujo) kiel vicprezidanto, kaj S-ro Petzold (Leipzig, Saksujo) kiel sekretario. — S-ro Bontemps estos ĝenerala sekretario kaj havos kiel helpanton S-ron Chilot, el Villeneuve-St-Georges.

S-ro Aussenac proponass, ke oni streku la anojn, kiuj ne pagis la kotizaĵon dum 3 jaroj. — Oni ne kontraŭstaras.

Fine, S-ro Aussenac proponas, ke oni starigu fakajn kunsidojn la morgaŭann tagon de la ferma tago de la internacia kongreso. — Oni konsentas.

S-ro Berlande fermas la kunsidon, je la 6-a kaj duono vespere.


La tria kunsido okazis la 25-an de Aŭgusto, je la 9-a matene. Ĉeestantoj : 15, kiel en la aliaj kunvenoj.

S-ro Berlande prezidas, kaj oni priparolas la fakan terminaron, dank’ al la laboro de S-ro Bal.

Fine, S-ro Aussenac proponas, ke oni diskutu la fervojajn vortojn en nia gazeto, Fervoja Esperantisto. — Oni akceptas.

S-ro Berlande fermas la kunsidon, je la 10-a.

Tuj post la fino de tiu kunsido, la tuta ĉeestantaro prezentas siajn sincerajn dankojn al S-ro Berlande pro la bona rezultato ricevita dum lia prezdanteco. S-ro Berlande dankas varme.



AL LA ESPERANTISTAJ FERVOJISTOJ !
LA APOSTOLOJ

De longege ekzistis apostoloj. Tuj kiam ideo utila kaj fruktodona estiĝas, tiam ankaŭ ekstaras apostoloj, t. e. homoj, kiej fariĝas pasiaj servantoj al la nova ideo kaj propagandistoj de ĝi en sia media.

Certe hodiaŭ, la homoj ne plu povas atingi laŭ apostoleco la disciplojn de Jesu-Kristo. Tiuj lastaj kvazaŭ kreis la signifon de la vorto « Apostolo » kaj montris ĝian majestecon per ilia tuta agado kaj celado ; tion pruvas la disvolviĝo de la Kristanismo en la radiado imponanta de historio senegala.