Paĝo:Fervoja Esperantisto - Oktobro 1911.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kvankam ili famigis la vojon, ili tamen ne fermis ĝin al la nobla ambicio de animoj, kiuj sin donas al iu doktrino aŭ ideo.

La homaro havas sufiĉan akceptemon por kontentigi la superiĝemon de l’ bono, tie, kie la posteulaj generacioj kredas, ke ili estas trovintaj ĝin.

La progresoj de la civilizado feliĉe ebenigis la vojon, kiun pene trairis antaŭ longe la pioniroj de la religioj kaj de la ideoj.

Kostas hodiaŭ multe malpli da penado por fariĝi apostolo.

La oportunaĵoj pri la vivado plifaciligas la plenumadon de la devo : oni vojaĝas rapide kaj komforte. La fervojaj oficistoj staras, laŭ tiu rilato, en tre favoraj kondiĉoj por kunlabori pri la firmigo de ideo.

Nun, post tiu eble enuiga antaŭparolo, mi alvenas al ties utiligo, kiu estas tialo mem de tiuj linioj : La esperantistaj fervojistoj devas uzegi ĉiun privilegiojn, kiujn ili havas por vojaĝado, kaj tiel, fariĝi, ĉie, kien ili iras, pioniroj de ĉiam pli granda disvastigo de l’ Esperanto. Farante tion, ili meritos, proporcie laŭ ilia fervoro, la honoran nomon « Apostoloj ».

George Chilot
P. L. M.-a fervojisto
Membro de la I. A. E. F. (Nº 94),
Pariza Grupano de la
« Stutgarta Esperanto-Stelo »


MONTRA APARATO DE RAPIDECO
PER LIKVA KOLONO
uzata sur la lokomotivoj P. L. M. (Francujo)

La rapideca montrilo per likva kolon konsistas el :

1-e Malgranda rado, kun kvar aletoj, turniĝanta en cirkla skatolo, kaj ekscentrigita laŭ tiu ĉi. Tiu radeto estas movigita per denta radaro, kiu estas muntita sur la portilo de la movopreno de la Kronotakimetro, aparato kies cela estas enskribi la rapidecon.

2-e Likvujo, fiksita sur la malantaŭa flanko de la fajrujo, videbla de la maŝinisto, elportante vertikalan vitran tubon kaj graditan skalon.

Tuboj komunikigas unue la centron de la skatolo al la fundo de la likvujo, aliparte la ĉirkaŭon de la skatolo al la malsupra fino de la vitra tubo, konduktubo superas la likvujon kaj komunikigas ĝin al la supra fino de la vitra tubo.

La skatolo, la likvujo kaj la komunikaj tuboj estas plenigitaj per livkaĵo (solvaĵo de magnezia klorido), kiu glalciiĝas nur je 18° sul la nulo.

Kiam la radeto je aletoj ne moviĝas, la nivelo de la likvaĵo estas tiel same en la akvujo, kiel en la vitra tubo, kaj devas samrilati je la nulo de tiu tubo.

Kiam la lokomotivo funkcias, la radeto, movigita per la movpreno, turniĝas tiom pli rapide, kiom la rapideco de la lokomotivo estas mem pli granda kaj antaŭenpelas la livkaĵon el la akvujo en la vitran tubon, je alteco, kiu rilatas al la nombro de la radturniĝoj per tempa mezuro, tio estas, al la rapideco de la lokomotivo.