Paĝo:Fervoja Esperantisto - Oktobro 1911.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Taŭga gradaro montras la rapidecon en dumhoraj kilometroj, rilatante je la diversaj niveloj preneblaj de la likvaĵo en la tubo.

Estas rimarkinde, ke la gradaro estas farita por respondi je novaj radoj ; kiam la diametro de la radoj estas plimalgrandigita per la eluzo de la radringoj, estas necese ke, por ricevi la verajn rapidecojn, oni reduktu la montritajn rapidecojn, laŭ la diametro de la radoj eluzitaj je la novaj radoj.

La diversaj tipoj de la rapidecaj montriloj per likva kolono en servo diferenciĝas inter si nur per longeco de la vitraj tuboj kaj per la gradaro, kiuj masimilas laŭ la plej grandaj rapidecoj atingeblaj de la lokomotivoj por kiuj estas faritaj la montriloj.

Tradukis A. B. (I. A. E. F. № 31).


SIGNALOJ DE LA FERVOJO
(en Francujo)

La signaloj de la vojo, t. e. la signaloj faritaj de la vojo aŭ de la stacioj al la oficistoj de la trajnoj aŭ de la lokomotivoj, utilas ĉu por montri la vojon libera, ĉu por ordoni la halton aŭ malakcelon, ĉu por doni la direkton.

En ĉiuj okazoj, la malestado de signalo montras, ke la vojo estas libera.

La signaloj estas moveblaj, t. e., kiuj povas esti translokitaj kaj uzitaj kie ajn, aŭ malmoveblaj, t. e. starigitaj por ĉiam je fiksita loko.

La malakcela signalo, farita al trajnoj, kiuj plene antaŭeniras, montras ke la efektiva rapido devas esti malgrandigita tiamaniere, ke ĝi ne superu maksimumon de 30 kilometroj hore por la persontrajnoj kaj de 15 kilometroj por komercaĵtrajnoj.

SIGNALOJ MOVEBLAJ

La moveblaj signaloj ordinaraj estas farataj :

Tage, per flagoj, gvidiloj, iu objekto aŭ la brako.

Nokte, aŭ tage dum densa nebulo, per lanternoj kun lumo blanka aŭ kolora.

Tage, kiel nokte, per eksplodiloj.


La vojo libera povas esti montrita prezentante al la trajnoj :

Tage, la flagon volvitan aŭ la brakon horizontale streĉitan laŭ la direkto sekvita de la trajno.

Nokte, la blankan lumon.

La ruĝa flago malvolvita, mane tenita de oficisto, postulas la tujan halton.

Anstataŭ la ruĝa flago, la halto estas ordonita ĉu svingante rapide iun ajn objekton, ĉu altigante plene la brakojn.

La ruĝa lumo postulas la tujan halton.