Paĝo:Fervoja Esperantisto - Oktobro 1911.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Anstataŭ la ruĝa lumo, la halto estas ordonita per ia ajn rapide svingata.

La verda flago malvoltita aŭ la verda gvidilo, postulas la malakcelon.

La verda lumo postulas la malakcelon.

(Daŭrigota.)
Tradukis G. B.


KELKAJ FERVOJAJ VORTOJ

(Sekvo.)

Alarmsignalo, signalo pri danĝero.

Bremso, mekanika sistemo por malakceli, haltigi movon de trajno.

Bremsado, ago bremsi.

Bremsoŝuo, malmola maso kiu, ĉe bremso, frotas sur radon por haltigi aŭ malakceli ĝian movon.

Brulbriko, briketo el karbo, uzata por hejti.

Disko, speco de signalo diskforma, kiu signalas antaŭ stacio ĉu la fervojo estas libera.

DisrelejoRelforko, loko kie fervojo disiĝas el du novaj vojoj.

Karbumi, Akvumi, sin provizi per karbo, per akvo.

Lumoj, lanternoj aŭ lumaparatoj uzataj kiel signaloj sur fervojo.

Radringo, ringo el fero per kiu oni provizas la randon de vagona rado kaj kiu ruliĝas sur relo.

Radrondo, cirkla ekstera parto de rado, kiu ricevas la radringon.

Randelsteraĵo, elstaraĵo, kiu ĉirkaŭas la randon de la vagonaj radoj, kaj kondukas tiujn ĉi sur la reloj.

Relo, metala relo, sur kiu ruliĝas la radoj de la vagonoj.

Relkomutilo, pinta rela peco movebla kiu, en relforko, pasigas vagonojn sur la duan vojon.

Relkomuti, pasigi vagonojn sur duan vojon per relkomutilo.

Signalo, ĉio, kion oni konsente alprenis por montri, sciigi pri ĉeesto, okajaĵo, k. t. p.

Signali, sciigi per signalo.

Signalilo, aparato per kiu signalo estas donita al la fervojistoj.

Nepasebla signalilo, signalilo antaŭ kiu la trajno devas halti.