Jara abono : ₷ 1. Unu Nº : ₷ 0,2. Anoncoj : 1 paĝo : ₷ 5 ; 1/2 paĝo : ₷ 3 ; 1/4 paĝo : ₷ 2. |
REDAKCIO S-roj Berlande kaj G. Chilot Administrantaj Redaktoroj Sekretario : S-ro Alfred Petzold Königstrasse, 4, III, Leipzig (Germanujo) (La prezidanto de la Asocio rajte estas Direktoro de la gazeto). |
Ĉiujn manuskriptojn, abonmendojn, anoncojn, k.t.p., adresu al S-ro Berlande aŭ al S-ro George Chilot, ambaŭ en Villeneuve-St-Georges (Francujo). La redkacio rezervas al si la rajton korekti laŭbezone la manuskriptiojn. — Artikolojn ne akceptitajn oni ne povas resendi. |
1) Atentu ! En Krakovo oni decidis sendi cirkuleron al ĉiuj membroj, por ke ili sciu la aferojn koncernante nian Asocion. se eble, ni ĉiam publikigos la cirkulerojn en nia gazeto. Membroj, kiuj ne abonas la gazeton, ricevos tiajn cirkulerojn aŭtografitajn (en intertempoj de duon- aŭ kvaron-jaro).
2) Oficejo kaj Sekretario : vidu supre.
3) Kasisto (proponita) S-ro Joh. Engst, fervojaa asistanto, 18, Klopstockstrasse, Dresden-Cotta. Li jam nun akceptas la kotizaĵon (₷ 0,500) por la Asocio.
La abonprezo de la gazeto nia estas sendota al la kasisto por la aferoj de gazeto.
Sekve, tiuj kiuj aliĝas nur al la Asocio, sendu ₷ 0,500 al S-ro Engst.
Tiuj kiuj :
1º nur abonas la gazeton, 1 ₷ ;
2º abonas la gazeton kaj aliĝas al la Asocio (₷ 1,500) sendu tiajn sumojn al S-ro George Chilot (adreso, vidu 4), kaj skribu samtempe al S-ro Engst per poŝtkarto, ke ili aliĝis al I. A. E. F., kiu tiele estos informata pri