Paĝo:Fervoja Esperantisto - Oktobro 1912.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la aliĝoj sen perulo. S-ro Chilot sendos al S-ro Engst la monon ricevitan por la I. A. E. F.

4) Komitato de nia gazeto : 1. S-ro Bontemps, 47, Villa de la Reine Henriette, à Colombes, près Paris ;

2. S-ro George Chilot, 54, rue de Paris, à Villeneuve-St-Georges, kiu estas sekretario kaj kasisto por la aferoj de la gazeto, kaj

3. S-ro Berlande, 4, rue Cottreau, à Villeneuve-St-Georges, kiu estas respondulo (gérant).

5) Kunsidoj de nia Asocio en Krakovo okaze de la VIII-a : ekstrakto de la protokolo (v. paĝo 51).

6) Fervoja Esperantisto : Ĝi estas nia oficiala bulteno kaj en ĝi aperos niaj cirkuleroj. La administracio estas plue en Paris kaj la gazeto nun aperos ĉiam regule ĉiudumonate. Mendoj rekte ĉe la oficejo en Leipzig adreso, vidu supre). La neregula apero de la gazeto ĝis nun estas kaŭzita pro personaj cirkonstancoj. Ni petas ĉiujn fervojistojn aboni nian gazeton.

7) Estraro (proponita en Krakovo) :

a) Prezidanto : S-ro reĝa fervoja diplom-inĝeniero P. Tarnow, 103, Pestalozzistr. Charlottenburg ;

b) Vicprezidanto : S-ro teknika supera sekretario E. Szijmanowski, 23, I, Werderstr. Bromberg ;

c) Kasisto : S-ro Engst (vidu super) ;

d) Sekretario : S-ro Petzold (vidu supre).

Estas necese, ke la membroj aprobu la proponojn por la nova estraro, kaj la membroj estas petataj sendi skriban aprobon aŭ malaprobon ĝis la fino de la jaro (unu monato por Eŭropo — du monatoj por ne-Eŭropanoj, post dato de apero de la gazeto), al oficejo en Leipzig (adreso vidu supre). Rezultaton ni publikigos per cirkulero. Revizoro por tio estos iu membro en Aŭstrio.

8) Memorigo ! Oni sendu kiel eble plej rapide la kotizaĵon kaj abonkostojn restantajn al nia Kasisto (adreso vidu numero 3).

Kotizaĵo jara estas 1/2 ₷ kaj la abono por la gazeto ĉiudumonate aperanta estas 1 ₷. Tiuj, kiuj havas konton ĉe la Ĉekbanko, pagu per transpagilo al la Sekretario de nia Asocio (adreso vidu supre).

9) U. E. A. Aliĝo al ĝi plue okazos ; por la jaro 1912 aliĝo jam estas farita sub la Nº 234 (v. nia gazeto, p. 43, 1912). Kotizaĵo estas por tio 2 ₷.

10) Membrarlisto : Starigo de tia Membrarlisto estas gravega ne nur por la membroj mem, sed ankaŭ pro propagando. Tial, ni treege petas ĉiujn membrojn respondi aldonitan folieton kaj tuj sendi ĝin al la oficejo en Leipzig (adreso vidu supre). Laŭ alvenontaj respondoj ni faros liston kaj dissendos ĝin al ĉiuj membroj. Ni esperas, ke neniu rifuzos plenumi nian peton.

11) Enketo pri la vojaĝoj liberaj malaltigitaj por la fervojistoj kaj iliaj familioj vojaĝante eksterlanden. Oni sendu por tio, ni petas, materialon al la oficejo en Leipzig (adreso vidu supre). Referanton por tio ni jam elektis.