Paĝo:Fervoja Esperantisto - Oktobro 1912.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

12) Tradukoj de regularoj fervojaj : tio estos por ni gravega tasko ; ĉar per tio ni havos plej bonan gajnon por nia profesia tasko, plue ni plivalorigos nian gazeton. Tio ankaŭ estos plej efika propagando inter fervojistaro neesperantista. Ni komencos traduki la tekston de la rondiraj vojaĝbiletoj internaciaj (vidu eksciton de S-ro G-lo Sebert en « Oficiala Gazeto Esp. » Nº 3 (47) p. 93, de jaro 1912). Provojn de tiaj tradukoj oni sendu al oficejo en Leipzig (adreso vidu supre).

Pri punktoj de nia protokolo ĉi tie ne tuŝitaj, ni pritraktos en nia 2-a Cirkulero. Por ĝi ni tre volonte akceptos ekscitojn k. t. p.

A. P.


Kunsidoj de I. A. E. F. en Krakovo.

UNUA KUNSIDO

Krakovo, la 13-an de Aŭgusto 1912.

Okaze de la VIII-a Internacia Kongreso Esp. okazis en Komerca Akademio kunsido de Internacia Asocio de la Esp. Fervojistoj.

Ĉeestas la personoj, kiuj estas notitaj en la listo de ĉeestantoj.

La sekretario de Asocio (S-ro Petzold) malfermas en la nomo de l’ Asocio la kunsidon kaj salutas la membrojn alvenintajn kaj la gastojn. Li petas pardonon, ke li ne estas en situacio doni oficialan raporton k. t. p., pro nericevo de la aktoj kaj sekretariaj materialoj ankoraŭ estantaj ĉe la ekssekretario.

Post deklaro, ke la nuna estraro estas formata jene : Prezidanto, S-ro Schwarz ; Vicprez., S-ro Engst ; Kasisto, S-ro Bontemps, kaj Sekretario, S-ro Petzold, la subskribinto petas, ke oni ne decidu kaj voĉdonu leĝe. La sekvantaj pritraktadoj tamen ricevu eventuale oficialan aprobon aŭ malaprobon per skriba voĉdonado aŭ ia Komisio estu komisiota labori en senco de esprimitaj deziroj kaj proponoj. Oni konsentas, ke la pritraktadoj estu nur prorvizoraj kaj ne leĝdonaj.

A. — Estas demandite, ĉu nia oficiala bulteno en Parizo « Fervoja Esperantisto » plue aperas. Pro kiaj kaŭzoj la apero de la gazeto ne estas regula ? Kiom ĝi kostas ? Ĉu la nuna prezo povas esti daŭra ?

B. — Oni deziras, ke niaj oficialaj dokumentoj kaj notoj estu publikigitaj ne nur en « Fervoja Esperantisto », sed ankaŭ en Ĝeneva gazeto « Esperanto ».

C. — La estraro publikigu kasraporton de fondiĝo de nia Asocio ĝis la jaro 1911. Samtempe la Kasisto konigu publike la budĝeton por la jaro 1912, por ke oni antaŭe sciu, en kiu senco kaj por kiaj celoj la mono estas elspezota.