Paĝo:Fervoja Esperantisto - Oktobro 1912.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
TRIA KUNSIDO

Krakovo, la 16-an de Aŭgusto 1912.

Malfermo je 2-a h. 1/2 ; ĉeestas 6 membroj kaj 1 gasto.

L. — La subskribinto legas salutojn senditajn el Francujo.

M. — La protokoloj de l’ Unua kaj Dua kunsidoj estas legataj kaj poste aprobitaj.

N. — S-ro Szymanovwski (Bromberg) estas proponita kiel vicprezidanto ; membroj de ĝisnuna estraro ne reelktotaj en ĝin, devas esti elektota en konsilantaron. Oni starigu konsilantaron, en kiun oni elektu reprezentantojn de diversaj landoj k. t. p. kaj diversrangaj grupoj.

O. — La ĉefkunveno de nia Asocio okazu je loko de Universala Kongreso Esperantista. Estas dezirinde, ke ankaŭ ekster tio okazu kunsidoj ne leĝdonaj. Tiaj kunsidoj estas utilaj por rilatigi inter kolegaro kaj konigi la dezirojn k. t. p. Kolegoj, kiuj volas aranĝi tiajn kunsidojn ne leĝdonajn, estas petataj sendi protokolon pri la traktadoj al la sekretariejo de l’ Asocio.

P. — La abonafero de « Fervoja Esperantisto » ne estu samtempe afero de nia Asocio. Oni ne intermiksu la kotizaĵon por nia Asocio kun abonkosto por « Fervoja Esperantisto ».

Q. — Oni starigu liston de laboroj k. t. p. jam deciditaj, se ankoraŭ ne finitaj.

R. — Membroj de nia Asocio estu mallonge informataj pri plej gravaj aferoj. Tiaj informoj, eble en formo de cirkuleroj, estu dissendotaj kvarfoje en unu jaro. Membroj, kiuj estas abonantoj de « Fervoja Esperantisto », devos ricevi la cirkuleron kun la gazeto ; la aliaj ricevos ĝin kiel presaĵon apartan.

S. — S-ro Felser (Welsberg en Tirol) faras proponon skriban, ke oni aranĝu enketon pri la liberaj aŭ malkarigitaj vojaĝoj por la fervojistoj mem.

Fino de la kunsido je 3-a h. 3/4 posttagmeze.

Alfred Petzold
Kiel gvidanto de la kunsido kaj kiel Sekretario.
(Leipzig, Königstrasse 4, III.)


FERVOJISTA PENSIA KASO

La fervojista pensia kaso de la Nederlandoj ŝtataj fervojistoj havis ĝis nun teorian matematikan deficiton. Per nova ŝtata leĝo la pensio depost la 1-a de Januaro 1912 estas regulita, ankaŭ se la ŝtato poste alproprigus la ekspluaton de la fervojoj. Ĝis nun privata kompanio ekspluatas.

La fervojistoj devas demandi pension je la 65-jara aĝo aŭ je invalideco, kaj ricevos 1/60 po deĵor-jaro, maksimume 40/60, sed ne pli ol 4000 gulde-