Paĝo:Fervoja Esperantisto - Oktobro 1912.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

noj. Tiu peniso de fr. 4000 koncernas nature nur la altrangulojn. La pensio estas kalkulata per la meza salajro de la 5 lastaj jaroj de la pensio rajtanta.

Plie la fervojistoj pagas ĉiun monan avanson en kvar jaroj.

Vidvino aŭ laŭleĝaj infanoj ĝis la 18-a jaro ricevos 5/120 + 1/120 po deĵorjaro, maksimume 45/120, sed ne pli ol fr. 1380.

Okaze de edziĝo post la 60-a jaro, la edzino nur povas esti 20 jarojn pli juna ol la edzo por fariĝi eventuale pensio-rajtanta.

Se la aĝa diferenco estus en tiu ĉi okazo inter 10 kaj 20 jaroj, ekzistas specialaj reguloj.

La pensio ekekzistas post 10 deĵor-jaroj ; kiu forlasas la fervojon povos ekhavi sian perlaboritan pension je sia 65-a jaro.

Ne edziĝintaj personoj povas rajtigi sian patrinon (vidvinon) aŭ fratinon sub kelkaj kondiĉoj.

La kompanio invitas la personaron elekti komitaton por eventualaj konsiloj, deziroj, k. t. p.

Pensio estas prokrastita salajro kaj nevendebla, do absolute persona.

Bal, Breda (Holando).


RESANIGEJO POR FERVOJISTARO

Apud Nymegen, sur altaĵo en sana regiono, staras la resanigejo de la fervojistoj de tri holandaj kompanioj. La fondaĵo estas posedaĵo de la personaro. La anoj kotizas, laŭ la jara salajro de 700, 1000 kaj pli guldenoj, monatan sumon de fr. 0,12, fr 0.16 aŭ fr. 0,20. Ili rajtas tri-semajnan flegadon senpagan, se ili fariĝus malsanaj sed ne « enlitkuŝantaj ». Poste ili nur pagas malgrandan sumon.

Ankaŭ la familianoj (edzino, infanoj) estas flegataj se bezone.

Oni luis belegan vilaon, nomatan Villandry ; la komanioj simpatie helpas la resanigejon, la kotizoj estas ricevataj per la salajr-listoj.

Infektaj malsanuloj ne estas akceptataj en Villandry, sed oni helpas ilin per privataj tuberkulozaj-resanigejoj, k. t. p.

Alilandaj fervojistoj, kiuj iam vizitos Nymegen, povos viziti Villandryr ; tamen ili bonvolu skribi antaŭe.

Bal, Breda (Holando).


LETERKESTO

— Mi tre dankas S-ron Münzing, prezidanto de la Laborista Stutgarta Esp. Grupo pro lia amika hejma akcepto. Ĉiuspecajn bondezirojn mi faras por lia familio. Mi petegas lin, ke li varbu inter la Stutgartaj samideanoj, al kiuj mi ne estas nekonatulo, fervojistojn por nia Asocio I. A. E. F.

— Al Johano Perriard, ĝenerala Dirkcio des Chemins-de-fer Fédéraux, Caisse principale, à Berne : Mi ricevis viajn aliĝon kaj poŝtmandaton (6 fr.) Dankon por via malavareco imitinda.

G. C.

Avanson (Bal), Eksciton (Petzold), traduki per la taŭga vorto mi ne sukcesis.

G. C.