Paĝo:Feydeau - Kial ili estas famaj???, 1907, Doré.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Kial ili estas famaj ???


La homoj estas malspritaj, malspritaj, mal- spritegaj, ne parolu al mi pri tio! vidu, mi suferas. Ha ! Pascal prave diris : « La homo estas kano ! » Jes, kano, tio estas afero mal- sprita, malsprita, malspritega.

Nu, rigardu la homon ; li, malforta estaĵo, li juĝas la aliajn homojn, li famigas ilin ! Kaj kiujn li elektas por tio ?… ĉiam konatajn homojn ! Estas ruze! Tiel oni ne bezonas ilin serĉi !

Fine, kiuj estas tiuj famuloj ? Estas Franklin, Gutenberg, Cristoforo Colombo… Cristoforo Colombo, ni parolu iom pri li ! Sinjoro kiu havas nur la meriton esti stariginta ovon sur ĝia pinto… kaj tio ĝin rompante ! Sed sufiĉas manĝi ovojn en ŝelo por tio ! Mi tion faris dudek foje, mi… mi starigos la ovon sur ĝia pinto… kaj plie, ne rompante ĝin… Vi dubas pri tio? Donu al mi ovon kaj ovingon, kaj vi tuj vidos… Sed kiu ajn ekvilibristo faros ĵon-