Paĝo:Feydeau - Kial ili estas famaj???, 1907, Doré.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

glaĵojn dekfaje pli malfacilaj ! li turnigos globon sur la ekstremaĵo de vergeto, li… Cristoforo Colombo ne estus tion farinta ! Vi bone vidas, ke tio ne malebligas lin esti fama…

Jes, mi scias, ke li ankaŭ eltrovis Amerikon !… Sed kio ? ĉar ĝi ekzistis, li nur bezonis iri tien ! Vi kredas, ke mi ne estus eltrovinta ĝin, mi ? Ha, nu, kiel tio estas malfacila ! Estas vaporŝipoj, kiuj vin kondukas tute rekte.

Jes, sed tiam vi trovas personojn, kiuj diras al vi : « Permesu ; por Cristoforo Colombo, Ameriko estis nekonata, tiam estis eltrovaĵo ! » Nu, kio ? Vi eble kredas, ke mi ĝin konas, mi ? Tiam, laŭ tiu rezono, se mi tien irus… estus eltrovaĵo ? Estas malspritege ! Jes, mi bone scias, ke oni respondos al mi : « Ho ! pardonon ! Sed Cristoforo Colombo estas la unua Eŭropano, kiu metis la piedon sur Amerikon ! » Nu, tiam, la unua Amerikano, kiu estis rekondukata en Hispanujon… li do eltrovis Eŭropon, tiamaniere ? Vi vidas, ke tio ne povas esti rezonata. La homoj estas malspritaj, malspritaj, malspritegaj ! Ne parolu al mi pri tio ! vidu, mi suferas !

Estas kiel Parmentier… nomo de franca supo ! kial li estas konata, mi petas ? Ĉar li