Paĝo:Finot - Vidaĵoj de Senlimo, 1912.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sur la arkaĵo. Tiu arego da mondoj estas kalkulita per fortegaj observiloj. Herschel, dum unu kvarono da horo, opiniis, ke 100000 steloj estis videblaj tra vidilo de lia teleskopo. Sufiĉas, ke oni direktu ilon al Vojo lakta, por ke nova mirindaĵo aperu al la rigardo blindigita: sur tuta spaco de ĉielo, misteroj la plej interesaj estas malkovritaj per vidado teleskopa.

Kelkaj nuboj, ĉe iaj regionoj, ŝajnas elŝiritaj el granda skarpo de Vojo lakta: ili estas nebulaĵoj, kiuj flugas tra senlimaĵo. Ĉu ili kiel Vojo lakta, konsistas el miloj da steloj, malproksimaj kaj sendantaj al ni nur palan kaj dolĉan lumon? 5000 nebulaĵoj estas videblaj, en unu dekono da ili ĉirkaŭe oni povas vidi multajn astrojn, dissemitajn tra ĝia nubo; en ceteraj oni nenion vidis. Ĉu ili estas tro malproksimaj, kaj teleskopoj tro malfortaj, por ke oni povu ilin dismeti, aŭ ĉu ili estas mondoj eknaskiĝantaj? mistero ne ankoraŭ klarigita!

Iliaj formoj estas tre malsamaj. La nebulaĵo de Cgino estas farita per flokoj malpezaj de fumo de cigaredo, kiuj malvolviĝas mole, disŝiriĝas, kiel laŭ ago de bloveto. Tiu de Plejadoj, ĉirkaŭita de stelaro samnoma, ŝajnas granda blanka fajroverko, bruliĝanta en mezo de ĉiukoloraj raketoj. Tiu de Oriono estas ankoraŭ pli mirinda, pro ĝia vidiĝo de nebuloj lumaj, fumoj de brulado, movitaj de terurega vento, trapikitaj de truegoj profundaj, disŝiritaj.

De unu jarcento, la ideoj pri universo multe ŝanĝadis. Scienculoj kiuj, antaŭ kelka tempo, akceptis movon de tero, opiniis, ke sistemo monda