Paĝo:Finot - Vidaĵoj de Senlimo, 1912.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Minerva, ĉesigis sian malamon al Heraklo, ŝi bonvolis lin mamnutri, sed la infano ŝin mordis, kaj la dia lakto ekfalis kaj formis en la ĉielo tiun blankan makulon, kiu fariĝis nia granda nebulaĵo. La Grekoj kredis, ke ĝi estas la luta linio de ambaŭ duonsferoj. Demokrito, je la V-a jarcento antaŭ Kristo, pruvis, ke ĝi estas amaso da steloj, tro proksimigitaj unu al alia, por ke okulo povu ilin disigi. Ni nenion pli scias pri tio.

La Vojo lakta ĉirkaŭas la ĉielon, konfuzita kun la granda rondo de la ideala sfero, interne de kiu brilas la steloj. Arago komparas ĝin kun muelilo limigita de du paralelaj platoj proksimigitaj kaj senlime plilongigitaj. Tiu-ĉi kolosa muelilo estas miksaĵo de mondoj, nia suno kaj ĝiaj planedoj kaj kometoj estas parto de tiu-ĉi multego da astroj. En centra plato nia suneto estas apenaŭ videbla stelo kaj nia tero mikroskopa polvero.

La steloj de la Vojo lakta ŝajnas najbaraj, nur tial ke nia okulo vidas ilin en direkto de ĉirkaŭaĵo de muelilo; tiu multaro da steloj de 10-a aŭ 11-a grandeco, loĝantaj sur la bordoj plej proksimaj aŭ plej malproksimaj de Vojo lakta, estas are senmanka makulo luma, nebuleto aperanta sur horizonto, kiam suno malaperas.

Kiam oni rigardas ĝin per teleskopo, ĝi ne ŝajnas ĉie plena je steloj: kelkaj lokoj estas plenegaj je punktoj lumaj, aliaj havas nur maloftajn lumojn, kelkaj fine estas senlumaj: ili estas karbosakoj; unu el ili estas en la Suda Kruco, stelaro aŭstrala, kies kvar steloj faras branĉojn de kruco desegnita