Paĝo:Finot - Vidaĵoj de Senlimo, 1912.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ni la sennombraj planedoj, kiuj turniĝas ĉirkaŭ ili. La belega homaro estas en senfina etero nur ia unutaga ŝimaĵo, kaj la senkuraĝigita pensisto pripensas pri la vana malhumileco de la homaj aferoj.

„Kiam oni pensas, diris Lamartine, ke ĉi-tiuj mondoj estas nur la randoj de la kreitaĵaro kaj ke neniam ni povos atingi la limojn inter Nenio kaj Dio, oni eksentas kapturniĝon kaj silentemon. Oni adoras kaj oni silentas!“

Tio, kion ni nomas mondo, estas nia tero, malgrandega atomo kvazaŭ perdita en la polvo de la mondoj disĵetitaj. Por la simplaj spiritoj, la mondo estas suna sistemo, tio estas nur la brila astro, ĉirkaŭ kiu turniĝas tero kaj planedoj, en profunda ĉielo la steloj ŝajnas al loĝantoj de nia sfero taŭgaj nur por lumigi al niaj noktoj. Sed, por la scienculo, universo plilarĝiĝas senlime, kaj ĉiu el tiuj brilaj punktoj, iluminantaj la mallumon, estas la centro de sistemo simila al la nia, kaj pli vasta ankoraŭ ol ĝi, kaj tamen la scienculo ne legis ĉiun literon de alfabeto de la spaco, li nescias la precizan nombron de la sunoj, kiuj estas en la ĉielo, li ne scias la nombron de la planedoj, pli grandaj ol la niaj, kiuj ĉirkaŭ ili turniĝas, la malproksimajn astrojn, kiuj pudras la vageston trans nia teleskopo, la enigmon de la senlimo.

La plej mirinda el tiuj vidaĵoj, Vojo lakta ĉiam vekis la atenton da la homoj. La prapatroj kredis, ke ĝi estas la Vojo de Dio, kiu kondukas al la palaco de Zeŭso. Kiam Juno, laŭ peto de