Paĝo:Finot - Vidaĵoj de Senlimo, 1912.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
II. La steloj.

Kia mistero eksciteco enpenetras la koron de l’homo, kiam, dum profunda kaj pura nokto, li rigardadas la stelaron! Kia teruro ekpremas lin, kiam li volas rezoni tiun ekscitecon, enprofundiĝi en la sekreton de la spaco! Li terure pripensos pri nekalkuleblaj interspacoj, kiuj estas inter ni kaj tiuj milmilionoj da sunoj, apud kiuj nia suno, kiu tamen estas viviganto de nia mondo, ŝajnas apenaŭ punkto en la spaco. Li pensas, ke Sirio, luma stelo plej proksima al ni kaj milfoje pli ampleksa ol suno estas malproksima de nia sfero pli ol 8 milionmilionojn da mejloj, kaj ke ekzistas steloj, kies lumo bezonas almenaŭ 2000 jarojn por alveni al ni, dum 8 minutoj estas sufiĉa tempo, por ke la lumo de nia suno alvenu al tero.

La teruro, kiu enpenetras la homon, kiam li rigardas la grandegan ĉielon, alkondukas senĉese al liaj lipoj ĉi-tiun ekscitan demandon: „Kio estas trans la steloj, kiujn mia okulo apenaŭ ekvidas? kio ekzistas trans nia sonĝo, kiu pli alten supreniras ol la plej alta el la steloj?“ Tiu-ĉi teruro, kiun ĉe malspritaj homoj tiel akre povas senti, kiel la scienculoj kaj la poetoj, estas la sento de la senlimo.

La sfero malgrandega kaj malhela, kiu kun terura rapideco trakondukas nin tra la noktaĵo de senlimaj spacoj, ne estas pli videbla de la milmilionoj da sunoj loĝantaj en la vastego, ol de