Paĝo:Finot - Vidaĵoj de Senlimo, 1912.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝanĝon. Se ĝi ŝajnas fiksa, oni povas diri, ke ĝi estas distanca senlime al ni, aŭ preskaŭ. Ni povas vidi, vojaĝante sur fervojo, ke la objektoj plej proksimaj al ni kuras kontraŭe de ni, dum la plej malproksimaj ŝajnas fiksaj: sama afero estas por spaco, dum ni moviĝas ĉirkaŭ suno; sed, anstataŭ ol trairi 100 km, ĉiuhore, nia tero trairas 100000 km.

Depost jaro 1840-a, oni faris multajn kalkulojn pri distanco de steloj, kaj apenaŭ oni povas doni rezultatojn pri kelkaj el ili: kiam oni atingas limon de orbito de la suna sistemo kaj de Neptuno, oni malmulte alproksimiĝas al plej proksimaj: kiam oni malproksimiĝas el suno, ĝia lumo kaj varmo malgrandiĝas, kaj ĝi ŝajnas nur astreto; flugante pli malproksimen, ĝi estas nur brila stelo, kaj tamen tiu vojaĝo ne alproksimigis nin sufiĉe, por ke ia stelo iĝu por ni suno. Tie, en tiu spaco, kiu apartenas nek al nia sistemo, nek al alia, nenio estas: ĉielo estas sen suno, ĝi estas nur nokto eterna. Malvarmo absoluta regas tie, je —270°C.

La plej proksima el tiuj steloj, tiu de Centaŭro, estas distanca je 32 milionoj da milionoj km, ĝi estas nia najbaro, kaj se oni povus al ĝi alproksimiĝi, ni havus saman impreson, kiel irante el Neptuno ĝis nia suno: la stelo grandiĝus pli kaj pli, iĝus grandega fornego, terurega lumego kaj varmo, kiu fandigus, vaporigus nin kiel guton de akvo falanta sur ruĝardan feron.

La plej brila stelo de nia ĉielo, Sirio, estas 2000 foje pli ampleksa ol suno, ĝia distanco estas