Paĝo:Finot - Vidaĵoj de Senlimo, 1912.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

120 milionoj da milionoj km. Stelo Kapella staras je 400 milionoj da milionoj km, ĝia lumo bezonas 71 jarojn por alveni al ni: se sur tiu stelo ekzistus loĝantoj, kiuj povus vidi nian teron, ili vidus nune (en jaro 1911-a), teron de jaro 1840-a.

Kaj tiuj steloj estas plej proksimaj al ni; la ceteraj estas nekompareble pli malproksimaj: estas steloj, kies lumo alvenas al ni nur post paso de 10000 jaroj; por trairi la universon stelan, kies ni estas ano (Vojo lakta) lumo necesigas 15000 jarojn; el kelkaj nebulozoj 5 milionoj da jaroj.

Ĉiu el tiuj steloj estas ia suno; grandegaj distancoj interspacigos tiujn astrojn unu de alia, tiel grandaj, ke nenia numerado ekzistas, por ilin nomi, kaj ankaŭ por nomi distancojn de tiuj astroj al ni.

Apud tio, kio estas distanco de tero al suno: apenaŭ paŝo de formiko!

Dum antikva tempo, fama astronomiisto Hipparkes, de Rhodes, elpensis la kuraĝan projekton fari tutan tabelon de steloj. Oni diras, ke tiu ideo venis al li, kiam li observis stelon nedaŭran, kiel tiu, kiun oni povis observadi en 1901-a. Tio-ĉi okazis en jaro 128-a. Por plenumi tiun grandegan laboron, li havis nenian ilon: li eltrovis la astrolabon, per kiu li povis celi la stelojn kaj mezuri ilian latitudon kaj longitudon ĉielajn. Li kolektadis tiel la koordinatojn de 1025 steloj kaj skribis la unan libron stelan, kiun ni konas, kvankam ĝi alvenis al ni nur post multaj transskriboj, kaj kun korektoj faritaj de Ptolomeo, en lia fama libro Almagesto.

Inter la daŭrigantoj de verko de Hipparkes,