Paĝo:Finot - Vidaĵoj de Senlimo, 1912.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ni citu tartaran princon Ulugh Beigh, kiu konsruis observatorion en Samarkando en 1400-a kaj atingis katalogon de 1018 steloj; dana astronomiisto Tycho Brahe, dum komenco de 17-a jarcento, kolektis 1065 stelojn; la katalogo de Hevelius, finita en 1690-a, parolas pri 1503 steloj. Kaj estas kurioze konstati, ke tiuj observadoj faritaj nur per okulo estas rimarkinde precizaj.

Apenaŭ la scienco optika naskiĝis, la katalogoj iĝas pli kaj pli riĉaj. Tiu de Flamsteed, en 1725-a, entenas 3310, de Le Caille, 9766. Grava katalogo de Lalaude, vera ĉefverko, konigas la lokojn de 47390 steloj en 1800-a. Fine tiu de Argelandes kaj de liaj studentoj kolektas, en 1862-a, 457847 astrojn. Tia estas apoteozo de observado teleskopa.

Samtempe aperas unuaj fotografaĵoj ĉielaj: ili estas unue provoj pri luno, suno, planedoj; iom post iom pliboniĝas la iloj, kaj fratoj Henry atingas tiel bonegajn rezultatojn, ke admiralo Mouchez, direktoro de observatorio de Parizo, pripensas pri grandioza verko: oni anstataŭigu malfortan homan retinon per tiu fortega, nelacigebla okulo: fotografa okulo, kaj oni atingos gigantan karton astronomian kaj stelan katalogon multege pli ampleksan kaj precizan, ol tiu, kiun oni antaŭe faris.

Tiun projekton li sendis al ĉiuj observatorioj de tero, kaj li ricevis tuj 18 favorajn respondojn. Dum unua kongreso en 1887-a, oni diskutis pri la programo de tiu afero, kaj oni distribuis la laboron.

La 19-an de aprilo en jaro 1909-a okazis, en observatorio de Parizo, sub prezido de S-ro Baillaud, kongreso de karto fotografa de ĉielo, kiu, la sesan