Paĝo:Finot - Vidaĵoj de Senlimo, 1912.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fojon depost 22 jaroj, kunigis la delegitojn de ĉefaj observatorioj ligitaj por tiu grandega laboro.

20 unuaj folioj de karto ĉiela estis eldonataj en 1900-a de observatorio de Parizo; preskaŭ samtempe la observatorio de Potsdam eldonis la unuan volumon, kiu entenas 20700 stelojn.

De tiu tempo la progresoj faritaj estas grandegaj, kaj oni povas esperi, ke tiu katalogo estos baldaŭ finita; oni intencas kalkuli la stelojn ĝis 14-a grandeco, t. e. 30 milionoj da astroj.

La rezultatoj atingitaj pruvas, ke aktiveco grandega regas la mondon stelan. Ĉio moviĝas, ĉio senĉese aliformiĝas. Kion alportos al ni tiu fotografa elserĉo? ni povas pensi, ke ĝi grade kondukos nin al la kono ekzakta de la granda kaj grava mistero de la konsisto de universo.