Paĝo:Finot - Vidaĵoj de Senlimo, 1912.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
III. Mirindaĵoj de suno.

Fonto blindiganta de lumo, de varmo, de movo, de vivo, ĉiam suno ricevis dankegojn de homaro. Nesciulo admiras ĝin pro ĝia forto, scienculo ĝin ŝatas pro ĝia graveco en monda sistemo, artisto salutas ĝin, tial ke li vidas en ĝia beleco kaŭzon veran de ĉiaj harmonioj. Tiu grandegulo estas ja la koro de l’planeda organismo: ĝi forsendas siajn pulsadojn malproksimen, ĝis nia tero, al 140 milionoj kilometroj, ĝis Neptuno, kia estas lokita je 4000 milionoj km, ĝis kometoj, ĝis steloj, al milionoj da milionoj km, kaj ĉiu el la pulsadoj de tiu koro elsendas la vivon kune kun feliĉo aŭ melfeliĉo sur ĉiujn mondojn.

Oni ne povas elpensi amplekson kaj la energion de tiu korpo: ĝia diametro de 1400000 km estas 108 foje pli longa ol tiu de tero, ĝia volumo 1279000 foje pli ampleksa, ĝia maso 324000 foje pli forta.

Se oni konsideras proporcie teron kiel sfero diametra je 1 metro, suno estas diametra je 108 metroj: nu, la plej vastaj kupoloj ne atingas tiun diametron: tiu de Firenzo havas nur 46 metrojn, tiu de sankta Petro en Romo, 43. Lokante sunon sur unu telero de pezilo, oni devos sur la alia telero loki 324000 terojn por restarigi ekvilibron.

Se ni volus iri al suno, kiom da tempo ni bezonus por trairi tiun distancon da 140 milionoj km? Kanonkuglego ekzemple, elsendita per